Silaba konsonanto

konsonanto kiu mem estas nukleo de silabo From Wikipedia, the free encyclopedia

Silaba konsonantovokala konsonanto estas konsonanto funkcianta kiel silabokerno. Silabaj konsonantoj ne ekzistas en normalaj Esperantaj vortoj. En la Internacia Fonetika Alfabeto oni normale signas silabecon per vertikala strekforma subsignoU+0329 ̩ ⟩. Oni povas uzi similan markon kiel supersignon ⟨U+030D ̍ ⟩ se la konsonanta simbolo havas pendaĵon, ekzemple [ŋ̍].[1]

Silabaj konsonantoj normale estas sonorantoj (nazaj kaj fluaj konsonantoj). Tre malmultaj lingvoj havas silabajn bruantojn (t.e. plozivojn, frotsonojn, kaj afrikatojn). Tamen, silabaj frotsonoj kaj afrikatoj estas relative oftaj en paralingva fonetiko, ekzemple la interjekcio ŝŝ! kaj la onomatopeo sss!.

Silaba konsonanto kaj sinsekvo de konsonantoj estas malsamaj fenomenoj, kvankam ambaŭ povas rezultigi vortojn kiuj, laŭ la impreso al alilingvano, havas "tro da konsonantoj". Silaba "konsonanto" fakte rolas en la silabo kiel vokalo, dum en sinsekvo de konsonantoj, ĉiuj rolas kiel veraj konsonantoj.

Slavaj lingvoj

Pluraj slavaj lingvoj havas silabajn konsonantojn: la ĉeĥa (r [r̩], l [l̩], kaj [m̩] aŭ [[n̩]), la slovaka (r [r̩], l [l̩], ŕ [r̩ː], kaj ĺ [ɫ̩ː]), la serbokroata (r [r̩]), kaj la makedona (р [r̩]). La ĉeĥaj silabaj konsonantoj estigis multe da konfuzo en Esperantujo post kiam la urbo Brno en Ĉeĥujo (prononcenda kun silaba [r̩]) elektiĝis kiel kongresurbo de la Universala Kongreso de Esperanto 2025. Oni hezitas inter la Esperantigoj Burno, Bruno, Brunno, kaj kelkaj eĉ uzas Brno kvazaŭ Esperantan nomon malgraŭ tio, ke Esperanto ne havas silabajn konsonantojn.[2]

Ĉinaj lingvoj

Silabaj nazaj konsonantoj

Pluraj ĉinaj lingvoj, ekzemple la kantona kaj hokla, havas silabajn m ([m̩]) kaj ng ([ŋ̍]).

Silabaj frotsonoj

Pluraj ĉinaj lingvoj povas havi post frotsonoj aŭ afrikatoj fermitajn vokalojn, kiuj prononciĝas kiel plilongigo de la konsonanto mem, kun voĉo (eĉ post senvoĉa konsonanto), sed kun la lango kaj dentoj en la sama pozicio kaj daŭrigante la turbulon de la froto. En la nordĉina dialektaro, tio okazas ekzemple en la kombinoj , , shī, kaj . Laŭ tradiciaj gramatikoj ili sonas "zume". Iuj modernaj lingvistoj[3][4] priskribas ilin kiel verajn silabajn frotsonojn, kvankam kun malforta froto kaj voĉajn.[5] Laŭ tiu interpreto, la ĉi-supraj vortoj skribiĝas [sź̩], [tsź̩], [ʂʐ̩́], kaj [ʐʐ̩́] en IFA.[6]

Tamen, ĉe multaj parolantoj la froto daŭras nur tra la komenco de la vokalo.[7] La dentoj kaj lango restas en la sama loko, sed la lango iomete malaltiĝas por permesi alte fermitan vokalon sen froto krom dum la komenca transiro. John Wells[8] uzas la detalan skribon [sz̞ᵚ] por si kaj [ʂʐ̩ᶤ] por shi (ne skribante la tonon), kun indica litero indikanta la kvaliton de la vokalo kaj malaltiga subsigno sub la frotsona litero por indiki, ke la lango malstreĉiĝas sufiĉe por ke ne estu froto. Kwan-hin Cheung proponas [s͡ɯ] kaj [ʂ͡ɨ] respektive por si kaj shi, kiel indikon ke la froto de la konsonanto povas daŭri dum la vokalo.[9]

Ĉinistoj kaj lingvistoj en la ĉina analiza tradicio ofte uzas la terminon langopinta vokalo (舌尖元音 shéjiān yuányīn) por tiuj kaj similaj sonoj en la ĉinotibeta lingvaro. La eksternormaj simboloj ɿ ʅ ʮ ʯ ofte uziĝas por skribi ilin anstataŭ z̩ ʐ̩ z̩ʷ ʐ̩ʷ aŭ C͡ɯ C͡ɨ C͡u C͡ʉ. En iuj lingvoj, ekzemple la siĉuana loloa lingvo, ekzistas ankaŭ silabaj lipaj frotsonoj.

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.