populara ŝoĝo-animeo de Naoko Takeuĉi (1991-1997) From Wikipedia, the free encyclopedia
Maristo Luno (japane 美少女戦士セーラームーン [Biŝōĝo Senŝi Sērā Mūn], angle Sailor Moon, laŭvorte: Bela Juna Batalisto Sailor Moon)[1] estas japana mangao verkita kaj desegnita de Naoko TAKEUĈI kaj samnoma tre fama internacie anime-seriaro dissendita en Japanio ekde 1992 al 1997. La anime-seriaro konsistas el 5 serioj (po 34—46 epizodoj).
Mangao | |
---|---|
Aŭtoro | Takeuĉi Naoko |
Publikiginto | Kodansha (Kodanŝa) |
Magazino | Nakayoshi, RunRun |
Aperdatoj | februaro 1991 — aprilo 1997 |
Volumoj | 18 |
Animeo (tv) Maristo Luno (serio 1) | |
---|---|
Originala titolo | 1シリーズ [1 ŝirīzu] Sailor Moon |
Reĝisoro(j) | Sato Ĝuniĉi, Ikuhara Kunihiko |
Studio(j) | Toei Animation |
Scenaro | Tomita Sukehiro |
Muziko | Arisaŭa Takanori |
Televidaj retoj | TV Asahi |
Aperdatoj | 7a de marto 1992 — 27a de februaro 1993 |
Epizodoj | 46 |
Animeo (tv) Maristo Luno R (serio 2) | |
---|---|
Originala titolo | 2シリーズ (R) [2 ŝirīzu āru] Sailor Moon R |
Reĝisoro(j) | Sato Ĝuniĉi, Ikuhara Kunihiko |
Studio(j) | Toei Animation |
Scenaro | Tomita Sukehiro |
Muziko | Arisaŭa Takanori |
Televidaj retoj | TV Asahi |
Aperdatoj | 6a de marto 1993 — 12a de marto 1994 |
Epizodoj | 43 |
Animeo (tv) Maristo Luno S (serio 3) | |
---|---|
Originala titolo | 3シリーズ (S) [3 ŝirīzu sūpā] Sailor Moon S |
Reĝisoro(j) | Ikuhara Kunihiko |
Studio(j) | Toei Animation |
Scenaro | Enokido Joĝi |
Muziko | Arisaŭa Takanori |
Televidaj retoj | TV Asahi |
Aperdatoj | 19a de marto 1994 — 25a de februaro 1995 |
Epizodoj | 38 |
Animeo (tv) Maristo Luno Super S (serio 4) | |
---|---|
Originala titolo | 4シリーズ (SuperS) [4 ŝirīzu sūpāzu] Sailor Moon SuperS |
Reĝisoro(j) | Ikuhara Kunihiko |
Studio(j) | Toei Animation |
Scenaro | Enokido Joĝi |
Muziko | Arisaŭa Takanori |
Televidaj retoj | TV Asahi |
Aperdatoj | 4a de marto 1995 — 2a de marto 1996 |
Epizodoj | 39 |
Animeo (tv) Maristo-steloj (serio 5) | |
---|---|
Originala titolo | 5シリーズ (セーラースターズ) [5 ŝirīzu sērāsutāzu] Sailor Stars |
Reĝisoro(j) | Igaraŝi Takuja |
Studio(j) | Toei Animation |
Scenaro | Jamaguĉi Rjota |
Muziko | Arisaŭa Takanori |
Televidaj retoj | TV Asahi |
Aperdatoj | 9a de marto 1996 — 8a de februaro 1997 |
Epizodoj | 34 |
La mangao iĝis tre fama pro la sukcesa renovigita uzo de la subĝenro maho-soĝo aŭ magiaj knabinoj,[2][3] kaj la agado kaj bataloj (sentai) akiris la aprobon de la maskla sektoro, ĝenerale ne interesiĝinta pri ĉi tiaj rakontoj.[4] La mangao estis publikigita en la japana magazino Nakayoshi, apartenanta al eldonejo Kodansha, inter 1991 kaj 1997 kaj kompilita en dek ok volumoj.
La mangao mem baziĝas sur la antaŭa mangao de Naoko TAKEUĈI, nomata "Koda nomo: Maristo V", rakontanta nur la aventurojn de unu el Maristo-batalistoj. Kiam oni proponis animeigi tiun mangaon, la aŭtoro ŝanĝis la ideon pri unu batalisto al rakonto pri teamo de Maristo-batalistoj. Tiel aperis la mangao kaj animeo "Sailor Moon".[5] Nova anime-serio, Sailor Moon Crystal (美少女戦士セーラームーン Crystal) aperis en somero de la jaro 2014.[6] Ĝi rakontas pli fidele la mangaajn okazaĵojn ol la unua animeo.
Aperis ankaŭ tri animaciaj filmoj post la dua, tria kaj kvara serio kun sendependa scenaro (vidu Aliaj produktoj>Animeaj filmoj). Estis filmita en la jaro 2003 ankaŭ samnoma doramao bazita sur la unua serio de animeo. Ĝia scenaro kaj la scenaro de la mangao/animeo entenas plurajn malsamojn. Krome kreiĝis videoludoj kaj muzikaloj, bazitaj sur kaj mangao kaj animeo.[7][8]
La ĉefpersono Usagi Cukino estas ordinara japana lernanto de mezlernejo. Kurante matene al lecionoj, ŝi surpaŝas nigran katinon (en la animeo, ŝi savas la katinon de ĉikanantaj infanoj). Tamen ŝi denove renkontas ŝin kaj mirinde ekscias, ke la katino scipovas paroli. Tiu katino, nomata Luno, helpas Usagi-on veki kaŝitajn fortojn por transformiĝi al Maristo Luno, por tiel batali kontraŭ malicaj estaĵoj atakantaj homojn. Poste ili renkontas aliajn junajn inojn kapablajn transformiĝi al Maristo-batalistoj. Krome, dum ili batalas kontraŭ la monstroj senditaj de fortaj malamikoj, aperas mistera viro kun la vizaĝo kovrita per masko, li nomas sin Nokta Masko kaj savas Mariston Lunon en krizaj momentoj. Laŭ la disvolviĝo de la rakonto, la Maristo-batalistoj kaj Nokta Masko iom post iom ekscias pri siaj antaŭaj vivoj, el kiuj originas ilia potenco.
Maristo-batalisto (セーラー戦士 [Sērā-senŝi]) estas tipo de magia batalisto, kiu defendas homojn kontraŭ malbono. En la ĉiutaga vivo ili estas ordinaraj homoj. Ili ricevas magiajn kaj fizikajn kapablojn, kiam ili transformiĝas en Maristo-batalistojn. En batalista formo, ili aspektas malsame de la ordinara formo kaj oni ne rekonas ilin. Ĉiu Maristo-batalisto estas juna virino almenaŭ en sia batalista formo. Pro tio oni nomas ilin ankaŭ "美少女戦士 [Biŝōĝo Senŝi]" (laŭvorte: Bela Juna Batalisto). La vorto "Maristo" (Sailor en la japana kaj en la angla) devenas de la vestostilo de la batalistoj, kun mallongaj jupoj kaj bantoj, similaj al la popularaj lernejaj uniformoj nomataj セーラー服 [sērā fuku].
En la fora pasinteco, en Luno estis reĝlando nomata "Arĝenta Milenio" (シルバー・ミレニアム [Shirubā Mireniam], el la angla Silver Millennium). Ĝi pace kunekzistas kun Tero. Endimiono, princo de Tero kaj Sereniti, princino de Luno reciproke enamiĝis. Sed homoj sorĉitaj de malluma potenco atakis Arĝentan Milenion. Uzante la forton de la Legenda Arĝenta Kristalo kaj oferante sian vivon, reĝino Sereniti ĉesis la invadon, tamen la reĝlando jam estis detruita. La reĝino sukcesis fari nur tion, ke sia filino Sereniti, sia amato princo Endimiono kaj la ĉefaj gardistoj de la reĝlando reenkarniĝu en planedo Tero en estonta paca tempo por vivi tie trankvile kaj feliĉe.
La rakonto de la mangao dividiĝas en kvin temajn intrigarkojn, respondantaj al kvin serioj de la animeo. Ĉiu arko estas difinata per la grupo de malamikoj (antagonistoj), kontraŭ kiuj la ĉefaj herooj batalas. Estas ankaŭ du esceptoj: la aliplanedanoj Ajl kaj An en la komenco de la dua serio, kaj reĝino Nehelenia (ĉefa antagonisto de la kvara serio) en la komenco de la kvina serio.
N-ro | Serio | Nomo de la arko | Malamikaro | Japana publikigo |
---|---|---|---|---|
1 | Maristo Luno | Malluma Reĝlando
(「ダーク・キングダム」) |
Malluma Reĝlando | la 6-an de julio 1992-
la 6-an de aprilo 1993 |
2 | Maristo Luno R | Nigra Luno(「ブラック・ムーン」) | Klano "Nigra Luno" | la 6-an de julio 1993-
la 5-an de marto 1994 |
3 | Maristo Luno S | Infinito(「無限」) | Mortoĉasistoj | la 6-an de julio 1994-
la 6-an de junio 1995 |
4 | Maristo Luno Super S | Sonĝo(「夢」) | Cirko de la Morta Luno | la 6-an de septembro 1995-
la 5-an de julio 1996 |
5 | Maristo-steloj | Steloj(「スターズ」) | Ombra Galaksio | la 6-an de septembro 1996-
la 4-an de aprilo 1997 |
La reta studio Esperaĵo ekpublikigis en aprilo 2022 neoficialan Esperantan tradukon de la unua intrigarko de la mangao (Malluma Reĝlando).[9]
La nomoj de la personoj ofte estas elektitaj nehazarde. Ekzemple, la unua ideografiaĵo "月 [cuki]" de la familinomo Cukino (月野) signifas lunon, same kiel la angla "Moon" — la batalnomo de Usagi.
La familinomoj de ĉiuj ĉefaj herooj ankaŭ konsistas el du ideografiaĵoj: la dua estas la sama por ĉiuj — "野 [no]" (kampo) kaj la unua estas varia:
"水 [mizu]" (akvo) kaj "火 [hi]" (fajro) por Maristo Merkuro kaj Maristo Marso — tio reflektas iliajn magiajn potencojn.
"愛 [ai]" (amo) por Maristo Venuso — reflektas, ke Venuso estas la roma diino de amo; "木" [ki] (arbo) — reflektas verdan vest-koloron de Maristo Jupitero.
La persona nomo "Usagi" (うさぎ) signifas leporon aŭ kuniklon, tio rememorigas folkloran leporon/kuniklon vivantan sur Luno. Krome, la persona nomo "衛" [Mamoru] de Nokta Masko signifas la verbon "defendi" kaj kutime li ĝuste tion faras, precipe rilate al Maristo Luno.
La nomoj de ĉiuj Maristo-batalistoj estas angla-lingvaj en la japana originalo. La nomoj de iliaj kontraŭuloj ankaŭ venas el la angla aŭ alia eŭropa lingvo. Jen la nomoj aperintaj en la Esperanta versio de la mangao.
Maristo-steloj
Post la serio 2,3 kaj 4 estis produktita animea filmo, daŭriganta la serion per scenaro sendependa de antaŭa kaj sekvonta serio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.