From Wikipedia, the free encyclopedia
Sebő Endrődi [ŝebO endrOdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Endrődi Sebő estis hungara entomologo, juristo, muzeologo, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Junga ĝis 1910, lia zoologia nomo estis Endrödi.
Sebő Endrődi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 18-an de oktobro 1903 en Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | la 12-an de decembro 1984 en Budapeŝto (Hungario) |
Lingvoj | ĉeĥa • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1931) |
Familio | |
Infano | Sebastian Endrödy-Younga (en) |
Okupo | |
Okupo | entomologo muzeologo juristo |
Sebő Endrődi[1] naskiĝis la 18-an de oktobro 1903 en Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Košice en Slovakio), li mortis la 12-an de decembro 1984 en Budapeŝto.
Sebő Endrődi akiris juran diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1931, poste li estis juristo en ŝtata firmao. Li estis tiutempe amatora entomologo. Lia unua entomologia esplorado temis pri la skaraba faŭno de la montaro Börzsöny, kie lia familio havis somerdomon. Li komencis esplori la skarabojn de ĉi tiu areo kune kun sia filo. Li instruis en la hortikultura altlernejo (1949–1956), poste en simila altlernejo en Agrikultura Altlernejo de Gödöllő (1956–1961), pli poste li laboris en agrikultura laboratorio (1961–1966). Intertempe en 1957 li kandidatiĝis ĉe Hungara Scienca Akademio. Li emeritiĝis en 1966, tamen li estis poste muzeologo en koncerna muzeo ĝis sia morto. Li ricevis hungaran premion en 1967, ĉeĥan en 1979. Li havis edzinon, kiu naskis 2 gefilojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.