studfako pri muzeoj From Wikipedia, the free encyclopedia
Muzeologio estas la studado de muzeoj kaj kiel ili establiĝis kaj disvolvis en sia rolo kiel eduka mekanismo sub sociaj kaj politikaj influoj.
Aranĝoj de muzeoj kaj de muzeaj ekspoziciaĵoj ricevas sian signifon kaj intencon laŭ la socia kaj kultura kunteksto en kiu ili estas kreitaj. La muzeologoj, do la sciencistoj fakaj pri muzeologio, klopodas malkovri la katalizilojn kiuj subtenas la kreskon de muzeaj institucioj kaj ilia sukceso aŭ nesukceso, do la socia interesiĝo aŭ neinteresiĝo pri la muzeaj ekspozicioj.
La esploro ne limiĝas je difino de muzeaj terminoj, sed en kunlaboro kun sociaj sciencistoj fokusigas la publikon al kiu celiĝas la eksponaĵoj, la politikan dependecon aŭ nedependecon de muzeoj en rilato al la politika sistemo de la koncerna ŝtato kaj registaro, kaj hipotezas ankaŭ pri eblaj estontaj evoluoj de muzeoj kiel institucio.
Tutmonda interŝtata organizaĵo de muzeologoj estas la Internacia Konsilio de Muzeoj.
Publikaĵo de la Internacia Konsilio de Muzeoj interalie ankaŭ eldonita en Esperanto estas la 20-lingva muzeologia terminaro, latine titolita Dictionarium museologicum, el 1986.[1][2] Temis pri la unua projekto de internacia, plurlingva terminaro de muzeologio, kun 1623 muzeologiaj nocioj, eldonita en 1986 (829-paĝoj). Poste tiun modelon sekvis pluraj pliaj samtemaj eldonaĵoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.