From Wikipedia, the free encyclopedia
Seamus HEANEY (ˈ|ʃ|eɪ|m|ə|s|_|ˈ|h|iː|n|i}; 13-a de aprilo 1939 – 30-a de aŭgusto 2013) estis irlanda poeto, dramaturgo, tradukisto kaj preleganto, kaj ricevinto de la Nobel-premio pri literaturo de 1995. Naskiĝinta ĉe farmo Mossbawn inter Castledawson kaj Toomebridge, Kantono Derry, li loĝis en Dublino ĝis sia morto.[1][2]
Seamus Heaney | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Seamus Heaney dum prelego en Dublino, 2009 | |||||
Persona informo | |||||
Seamus Heaney | |||||
Naskiĝo | 13-a de aprilo 1939 en Castledawson, Norda Irlando | ||||
Morto | 30-a de aŭgusto 2013 en Dublino, Irlando | ||||
Mortis per | Apopleksio vd | ||||
Tombo | St. Mary's Church (en) vd | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Nacieco | irlanda | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Irlando vd | ||||
Alma mater | St Columb's College (en) Reĝina Universitato de Belfast Bates College (en) vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Patrick Heaney (en) vd | ||||
Patrino | Margaret Kathleen McCann (en) vd | ||||
Edz(in)o | Marie Devlin (1965–2013) | ||||
Infanoj | Michael Christopher Catherine Ann | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto, dramverkisto, tradukisto | ||||
Laborkampo | Poezio vd | ||||
Aktiva dum | 1966–2013 | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Death of a Naturalist (1966) Field Work (1979) The Spirit Level (1996) Beowulf (tradukis, 1999) District and Circle (2006) Human Chain (2010) | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Heaney naskiĝis la 13an de aprilo 1939, ĉe la familia farmo nome Mossbawn,[1] inter Castledawson kaj Toomebridge en Norda Irlando; li estis la unua el naŭ gefiloj. En 1953, lia familio translokiĝis al Bellaghy, kelkajn mejlojn for, kio estas nune la familihejmo. Lia patro, Patrick Heaney, estis la oka filo el dek naskiĝintaj al James kaj Sarah Heaney.[3] Patrick estis farmisto, sed dediĉita ĉefe al brutobredado de bovoj, laŭ instigo de la onkloj kiuj zorgis lin post la frua morto de liaj gepatroj.[4]
La patrino de Heaney, Margaret Kathleen McCann,[5] havis onklojn kaj parencojn dungitajn en la loka linmuelejo, kaj onklinon kiu estis servistino ĉe la familio posedanta de la linmuelejo. La poeto komentis pri la fakto ke lia parencaro tiele enhavis kaj la Irlandon de la bovobredista gaela pasinto kaj la Ulstero de la Industria Revolucio; li konsideris, ke tio ludos gravan rolon kiel tensio en sia kulturfono. Heaney dekomence estis en Bazlernejo Anahorish, kaj kiam li estis 12-jaraĝa, li atingis stipendion por la lernejo St. Columb's, nome romkatolika lernejo situanta en Derry. La frato de Heaney Christopher mortis pro aŭtoakcidento kiam li estis 4-jaraĝa, dum Heaney estis stude ĉe St. Columb's. La poemoj "Mid-Term Break"" kaj "The Blackbird of Glanmore" fokusis sur la morto de lia frato.[6]
En 1957, Heaney translokiĝis al Belfast por studi anglajn lingvon kaj literaturon ĉe la Reĝina Universitato de Belfast. Dum tiu epoko li trovis kopion de la verko de Ted Hughes nome Lupercal, kio kondukis lin al verkado de poezio..[7] Li gradiĝis en 1961. Dum instruita trejnado ĉe St Joseph's Teacher Training College en Belfast, Heaney praktikis ĉe St Thomas' Secondary Intermediate School en okcidenta Belfast. Estrarano de tiu lernejo estis la verkisto Michael McLaverty el Graflando Monaghan, kiu kondukis Heaney al la poezio de Patrick Kavanagh.[8][9] Sub la tutoreco de McLaverty, Heaney ekpublikigis poezion, komence en 1962.[10]
En 1963, Heaney iĝis helpoprofesoro ĉe St Joseph's kaj en la printempo de 1963, post kontribui per diversaj artikoloj ĉe lokaj gazetoj, li estis atentita de Philip Hobsbaum, tiam helpoprofesoro pri angla ĉe la Reĝina Universitato. Hobsbaum aliĝis al Belfast Grupo de lokaj junaj poetoj kaj tio kontaktigis Heaney kun aliaj poetoj de Belfast kiaj Derek Mahon kaj Michael Longley. En aŭgusto de 1965 li edziĝis al Marie Devlin, instruistino el Ardboe, Graflando Tyrone. (Ankaŭ Devlin estas verkisto kaj, en 1994, publikigis Over Nine Waves, nome kolekto de tradiciaj irlandaj mitoj kaj legendoj.) La unua libro de Heaney nome Eleven Poems (dekunu poemoj), estis publikigita en novembro de 1965 por la Festivalo de la Reĝina Universitato. En 1966, Faber and Faber publikigis lian unuan ĉefan libron nome Death of a Naturalist. Tiu kolekto ricevis kritikan aplaŭdon kaj pro ĝi li ricevis kelkajn premiojn, nome la premio Gregory por junaj verkistoj kaj la Geoffrey Faber Prize.[9] Ankaŭ en 1966, li iĝis helpoprofesoro ĉe Modernangla Literaturo ĉe la Reĝina Universitato de Belfast kaj naskiĝis lia unua filo, Michael. Dua filo, Christopher, naskiĝis en 1968. Tiun saman jaron, kun Michael Longley, Heaney partoprenis en legoturneo nome Room to Rhyme (loko al rimoj), kiu konigis lian verkaron. En 1969 estis publikigita lia dua ĉefa libro, Door into the Dark.
Post sezono kiel helpoprofesoro ĉe la Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley, li revenis en la Reĝinan Universitaton en 1971. En 1972, Heaney lasis sian profesorecon de Belfast kaj translokiĝis al Dublino en Irlando, kie li laboris kiel profesoro ĉe la Lernejo Carysfort. En 1972, estis publikigita Wintering Out, kaj dum la venontaj jaroj Heaney prelegis kaj poemlegis tra Irlando, Britio, kaj Usono. En 1975, Heaney publikigis sian kvaran volumon, North (nordo). Ankaŭ Stations. Li iĝis ĉefprofesoro pri angla ĉe Carysfort en Dublino en 1976. Lia venonta libro, Field Work, estis publikigita en 1979. Selected Poems 1965-1975 kaj Preoccupations: Selected Prose 1968–1978 en 1980. Kiam en 1981 oni starigis "Aosdána", nome la nacia irlandarta konsilantaro, en 1981, Heaney estis inter tiuj elektitoj en la unua grupo.[11] Ankaŭ en 1981, li lasis Carysfort por iĝi vizitanta profesoro ĉe Universitato Harvard. Li ricevis du honorajn doktorecojn, nome el Reĝina Universitato kaj el Universitato de Fordham en Novjorko (1982). Ĉe la Fordham ekceremonio en 1982, Heaney prezentis siam poemon titole Verses for a Fordham Commencement.
Ĉar li estis naskiĝinta kaj edukita en Norda Irlando, Heaney emfazis ofte ke li estas irlanda kaj ne brita.[12] Sekve de la sukceso ĉe la ludado fare de Field Day Theatre Company de Translations, Heaney engaĝiĝis en la teatra etoso.[13] En 1984, lia patrino, Margaret, mortis.[14]
Heaney iĝis Profesoro pri Retoriko ĉe Harvard Universitato ĉe 1985–1997 kaj ĉe la rezidejo Ralph Waldo Emerson Poet de Harvard ĉe 1998–2006.[15] En 1986, Heaney ricevis Literaturan Doktoriĝon el Kolegio Bates. Lia patro, Patrick, mortis tuj post la publikigo de la libro de 1987 nome The Haw Lantern. En 1988, aperis kolekto de kritikaj eseoj nome The Government of the Tongue (la langa registaro).
En 1989, Heaney estis elektita Profesoro de Poezio ĉe la Universitato Oksfordo, kie li estis dum jarkvino ĝis 1994. La posteno ne postulis loĝadon en Oksfordo, kaj tiele dum tiu periodo li dividis sian tempon inter Irlando kaj Usono. li pluis publikajn legadojn; foje la sekvantoj estis ege entuziasmaj.[16] Heaney estis nomumita Honora Patrono de la Universitata Filozofia Societo de la Kolegio Triunuo, de Dublino, kaj Honora Membro de la Reĝa Societo de Literaturo (1991).[17] En 1993, Heaney kuneldonis la The Mays Anthology, kolekto de nova verkado fare de studentoj de la Universitato de Oksfordo kaj de la Universitato de Kembriĝo. En 1990, The Cure at Troy, teatraĵo bazita sur la verko de Sofoklo nome Filokteto,[18] estis sukcese publikigita, sekvita de la poemaro Seeing Things en 1991.
Al Heaney estis atribuita la Nobel-premio pri literaturo en 1995,[19] kiam li feriis en Grekio kaj nek filoj nek ĵurnalistoj povis trovi lin ĝis post du tagoj. Tiele li kuniĝis al aliaj irlandanoj kiuj same ricevis la Nobel-premion pri literaturo kiaj William Butler Yeats, George Bernard Shaw kaj Samuel Beckett.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.