Schwabhausen (Turingio)

komunumo en Turingio, Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia

Schwabhausen (Turingio)
Remove ads

Schwabhausen estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Gotha de la federacia lando Turingio en Germanujo. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 778 loĝantojn. Ĝi evoluis al grava industria centro.

Rapidaj faktoj neurba komunumo de Germanio, Administrado ...
Remove ads
Remove ads

Geografio

Schwabhausen troviĝas sude de la urbo Gotha kaj de la federacia aŭtoŝoseo A 4. Travilaĝe kondukas stratego B 247 en la direkto de Suhl. En proksimeco de 2 km troviĝas la stacidomo de Emleben ĉe la fervoja linio Waldsaumbahn. Bedaŭrinde nuntempe ne plu cirkulas trajnoj tie. La tuto kuŝas ĉe la suda rando de la Turingia Baseno kun transiro en la direkto de la monta Turingia Arbaro.

Historio

Komence de la 9-a jarcento estas mencio de Schwabhausen en registro de arkiepiskopo Lullo por la abatejo Hersfeld. En 860 la frankonia nobelo Erphold ĝuas pri mencio, la unua grafo de Tonna. Li verŝajne estis ankaŭ nomdonanto por Erfurto. Reĝo Ludoviko la Germana iam donacis al li la bienojn en Tonna. Ĉar postmorte formortus lia linio li transdonis siajn havaĵojn je Grabfeld kaj je supra Eichsfeld al la abatejo de Fulda kaj la episkoplando Würzburg. Tie ankaŭ nia vilaĝo menciatas skribe Suvabahusun.[1] Ĝis meze de la 19-a jarcento ĝi apartenis al la Supra grafujo Gleichen en la Duklando Saksio-Gotao-Altenburg kaj poste al Distriktaro Ohrdruf ene de la duklando Saksio-Koburgo kaj Gotao.

Kvar steleoj apud la vilaĝa kirko memoras 13 falintojn kaj ne revenintoj el la Unua Mondmilito kaj 39 el la Dua Mondmilito. En aprilo 1945 dek du wehrmacht-anoj mortis kaj en la tuja postmilita tempo naŭ aliaj kuncivitanoj. En majo 1946 dek naŭ junuloj inter 15 kaj 20 jaroj estis arestitaj fare de la sovetia kaŝpolico NKVD. Prizone oni torture atingis konfesojn; 13 estis transportitaj al la internigejo de Sachsenhausen; tie mortis ses, unu neniam plu revenis el transporto al Sovetio. Ulo aĝinta 17 jarojn dum arestiĝo restis ĝis 1954 en siberia gulago.[2]

Remove ads

Vidindaĵoj

Kirko

La ĉefa vidindaĵo estas memkompreneble la protestantisma preĝejo Sankta Triunuo konstruita de 1701 sur fundamentoj de kaduka antaŭula kirko. Konsekro solena okazis en la 26.11.1702. La turo estas pli malnova ol la longa navo kaj kerne gotika. De tri sonoriloj du oferiĝis por armilproduktado en la Unua Mondmilito, la tria funkciis ĝis la 2002-a jaro. Tiujare firmao Bachert el Bad Friedrichshall muldis du novajn. La sonorilpendujo estis renovigita en printempo 2002.

La belega triptiko skulpta estas el feliĉaj antaŭreformaciaj tempoj (1490). Videblas sur ĝi scencoj el la krisnaska historio, dume meze brile tronas la Dipatrino flankita de sanktuloj Katerino, Barbara, Stefano kaj Laŭrenco. Baptopelvo kaj predikejo datas de la 17-a jarcento: ambone troviĝas bildoj de la kvar evangeliiistoj. La bunta vitralo kun benanta Kristo post la ambonaltaro estas verko de la majstro el Strasburgo: donaco ĝi estas de la Gleichen-grafoj kaj Hohenlohe-princo. En 1986 oni restaŭris la kirkon radike. La uesta parto de la turo estis anstaŭigita en 2005 kaj ricevis antaŭtegmenton en kruca formo el ŝtalo kaj vitro; la resto de la turo noviĝis en 2007.

Orgeno de 1836 de firmao Ratzmann el Ohrdruf kun du klavaro kaj pedalo kaj 20 registroj ĝuis restaŭradon en 2008. La komunumo apartenis administre al la eklezisubdistrikto Mühlberg (kune kun Wechmar kaj Röhrensee.

Akvokastelo

Ĉe la uesta vilaĝorando, verŝajne por trafikprotekto trans Turingia Arbaro, oni starigis akvokastelon. Nur kelkaj restaĵoj konserviĝis ĝis hodiaŭ.[3]

Thumb
longa domo kaj ŝtona parko

Ŝtona parko kaj longa domo

Altebenaĵo apud la sportejo oni starigis prahistorian longdomon por arkeologiaj eksperimentoj kun ŝtona (klerig)parko ĉirkaŭe.

Thumb
la luterana kirko Sankta Triunuo

Referencoj

Loading content...
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads