La Imperia abatejo Hersfeld aŭ Monaĥejo Hersfeld (latineAbbatia Hersfeldensis) estis benediktanaabatejo en la nordhesia urbo (Bad) Hersfeld ĉe la rivero Fulda, en Germanio. La abatejo ekzistis de 769 ĝis 1606 kaj havis en tiuj 837 jaroj 66 abatojn. Centro de la monaĥeja vivo estas la monaĥeja preĝejo (germaneStiftskirche), unu el la plej grandaj romanikaj bazilikoj de la tuta mondo, hodiaŭ la plej granda romanika preĝeja ruino de Eŭropo. La preĝejo kaj la plejparto da monaĥejaj ejoj estis detruitaj dum la Sepjara milito en 1761. Hodiaŭ troviĝas sur la areo muzeo. Krome la komplekso servas por koncertoj. Literature-historie gravas la Breviarium Lulli, registro pri havaĵoj de la monaĥejo, interalie pro multaj unuaj mencioj de loknomoj.
1015-1016: Aliaj donacaĵoj de la imperiestro plibonigas kaj la ekonomian situacion kaj la gravecon de la abatejo.
1012-1024: Fondo de benediktana prepostejo sur la Johana monto fare de abato Arnold.
1036-1059: Dum la regado de abato Meginher estiĝas la plej malnova sonorilo ĝis hodiaŭ konserviĝinta de tuta Germanlando (en la Katarino-turo). La abato donacas al imperiestro Henriko la 3-a la hersfeldajn ĉefrelikvojn de la apostoloj Simon kaj Juda Tadeo por konstruota abateja kirko en Goslar.
1038: Incendio de la preĝejo.
1040: Nova konsekro de la preĝejo (ĥorejo kaj kripto).
ekde 1058-1077: Frato Lampert de Hersfeld, unu el la plej gravaj historiografoj tiutempaj, gvidas la lernejon de la monaĥejo; poste li iĝis eĉ sanktulo.
1120: Konstruo de la Katarina turo (kun la fama sonorilo).
1131: Kanonizado de Godehard sur la Koncilio de Reims.
1144: Konsekro de la tuta preĝejo sub la abato Crato en la ĉeesto de imperiestro Konrado la 3-a.
ĉ. 1150: Novkonstruo de la klaŭzuraj ejoj en la klostra korto.
1170: Hersfeld nomiĝas "civitas", t.e. urbo kun muroj, fosoj kaj bazarrajto.
1180-1200: Abato Siegfried influegis la politikon de la imperiestroj Frederiko la 1-a kaj Henriko la 6-a: tiam estis la kulmino de la politika graveco de la abatejo. Post la morto de Siegfried la abatejo pli kaj pli malgravis.
1238: Abato Ludoviko la 1-a starigas la hospitalon ĉe la Johana pordo.
1328-1372: Konstruo de la burga komplekso Eichhof kiu estos rifuĝeja kaj rezideja loko de la abatoj.
1344: La abatejo vendas la malsanulejon al la urbo (kontraŭ 500 pundoj da heleroj).
1378: Orgeno en la preĝejo.
1378: Nokto de Sankta Vitalis: kulminoj inter la sekularaj urbaj administrantoj kaj la monaĥejestraro. La abato provis konkeri kun siaj aliancanoj la urbon - sed fiaskis.
1432: Defendkontrakto inter la abatejo kaj la landgrafo de Hesio, kiu iĝas protektanto de la urbo.
Reformacia tempo
1521: Marteno Lutero predikas en la preĝejo invitite de abato Krato.