katolika sanktulo kaj martiro From Wikipedia, the free encyclopedia
Ciriako (latine: Sanctus Cyriacus; mortinta ĉirkaŭ 303 per senkapiĝo en Romo) estis katolika sanktulo kaj martiro. Festotago lia estas la 8-a de aŭgusto; li apartenas al la 14 helpantoj en mizero.
Detaloj pri lia vivo ne estas konataj, la plejparto fontas el legendoj. Tamen mencio pri li iĝis plurfoje en romaj aktoj pri martiroj kio atestas aŭtentikecon de ties ekzisto. Konate estas ke li ordiniĝis diakonecen ĉ. en 300 fare de papo Marceleno kaj estis sekve tasko lia zorgi pri olduloj, infanoj, malsanuloj kaj fari karitatajn laborojn. Ankaŭ liturgie li aktivis. Konata estas la ekzakta loko de lia entombigo kvankam la tombo mem ne plu ekzistas. Laŭ asertoj de anoj de Monaĥejo Lorsch la ostoj estis transportitaj en 847 en la Konventan kirkon Sankta Ciriako je Neuhausen apud Worms kiu plurfoje estis demolita. La ostojn oni disdonis kiel relikvojn al pluraj kirkoj; faris tion ekz. Leono la 1-a por Altdorf en Alzacon de kie ekfloris la sanktula kulto jam en la 10-a aŭ 11-a jarcento.
Eble Ciriako estis profesie kuracisto el Aleksandrio aŭ ekzorcisto ĉar onidiro raportas pri saniĝo de la filino de imperiestro Diokleciano fare de Cirikako. Dankonte la imperiestro donacis al li domon en kiu Ciriako instalis kapelon kaj animzorge agadis kelke da jaroj. Malgraŭ persekutoj de kristanoj sub Diokleciano li ne devis timi ian malhelpon estante sub protektado imperiestra. Sed kiam Maksimiano ekregis Ciriako malliberiĝis kaj suferis kun siaj kolegoj martiran morton per superŝuto de brulanta oleo kaj senkapigo. Tiam la domo kun kirketo konfiskata estis.
Sekvanta tiun ĉi legendon oni spektas Ciriakon arthistorie ne malofte kune kun la diablo ĉenita kaj ĉirkaŭpromenigata. Ofte, kiam temas pri bildoj pri ĉiuj 14 helpantoj en mizero, Ciriako aperas kiel diakono kun martiropalmo enmane. Finfine oni konas ankaŭ bildojn kun virina figuro fone, nome la sanigita imperiestra filino.
La ĉefa tasko de Ciriako estas protektado kontraŭ malvarmo kaj malbona vetero: nemire ke baldaŭ la vinfaristoj adoptis lin (ekz. je Palatinato). Ciriako ankaŭ estis la patrono de la Markizujo de Castigliono kaj estas patrono de la urboj Bottrop kaj Gernrode. Porpetoj de li helpas kontraŭ malbonaj spiritoj, obsedoj, tentoj kaj skrupuloj. Neatentante lian mortotagon (16-a de marto) festas lin la romkatolikoj en la 8-a de aŭgusto.
Ne malmultaj kirkoj ĝuas patronecon lian. Post la batalo apud Kitzingen inter la grafoj de Hennebergio kaj la katedralkapitulo de Würzburg en la 8.8.1266 la venkintaj ekleziaj moŝtoj de Würzburg okazigis procesion kun rondportado de Ciriako-flago. Urbokvartalo de Marburg nomiĝas Cyriaxweimar kun vilaĝoranda kapelo Hainskirche estanta verŝajne sub patroneco ciriaka.[1]. Ĝis la 18-a jarcento tie la nomo Cyriax (alternative: Ciliox, Ciliax, Ziliox) oftis kaj famili- kaj antaunome.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.