From Wikipedia, the free encyclopedia
Rudolf von Langen (1438-1519) (* Everswinkel, en la 1438 - Münster, en la 25-a de decembro 1519) estis kanoniko, latina poeto, edukisto kaj humanisto. Rudolfo helpis enkonduki la humanismajn ideojn en urbo Münster.
Rodolphus Langius (1438-1519) | |
---|---|
"Urbis Hierosolym[a]e, Templiq[ue] in ea origo" verko eldonita en (1517) de Rudolf von Langen (1438-1519) | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1438 en Everswinkel, Germanio |
Morto | 25-a de decembro 1519 en Münster, Germanio |
Lingvoj | germana • latina |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Universitato de Erfurto |
Okupo | |
Okupo | kanoniko teologo filologo verkisto humanisto kanoniko |
Li edukiĝis en Deventer, en la lernejo de Thomas a Kempis, kune kun Rudolfo Agricola (1443-1485)[1], Aleksandro Hegius (1439-1498)[2][3], Anton Liber de Soest (1450-1508)[4], Grafo Maurice von Spielenberg, kaj Ludwig Dringenberg (1410-1477)[5].
En 1456, li enmatrikuliĝis en la Universitato de Erfurto, kaj ricevis la gradon de Bakalaŭro pri Artoj en 1459, kaj tiu de Majstro pri Artoj en 1460. Sed antaŭ tio, li fariĝis kanoniko de la katedralo de Münster, kaj preposto de la malnova katedralo en 1462. En 1466, li iris al Romo, por partopreni en la balotado de iu episkopo. Reirante al Münster li fariĝis la centro de la beletra vivo, same kiel de la humanismaj klopodoj, kaj li ĉirkaŭiĝis de grupo da similaj gustoj. Li havis bonan klasikan bibliotekon, kiun li metis je alies dispono. Hermann von dem Busche (1468-1534)[6], kiu estonte fariĝus elstara humanisto, estis unu el liaj lernantoj, al kiu li transpasis sian amon pri la klasika beletro. En 1500, li transformis la lernejon de la katedralo en humanisman institucion, konsideritan la plej bona post tiu de Deventer. La kursoprogramado alteriĝis, kaj aliaj instruistoj estis kunvokitaj. La lernejo multe ŝuldis al la subrektoro, Johannes Murmellius (1480-1517)[7], grava nederlanda humanisto, tiamaniere ke ties floranta kondiĉo kaj grandega influo, atingis la regionojn de Ŝlesvigo kaj Pomeranio, altirante sennombrajn erudiciulojn. Rudolfo mortis en Münster, la tombo de Langen laŭdas lin kiel la patrono de la erudiciularo kaj amikoj de la malriĉuloj.
Langen verkis poemon pri la detruado de Jerusalemo, kiu, bedaŭrinde, ne konserviĝis, krom alian prozverkon, kiu estis publikigata en Deventer ĉirkaŭe de 1485. En 1486, la unua presejo en Münster, kiu apartenis al Johann Limberg, presigis liajn poemojn. En 1493, li publikigis la poemon
Lia poeziaro ne estis esence sukcesa.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.