From Wikipedia, the free encyclopedia
Rudolf HAHLBOHM (nask. 2-an de januaro 1910; mortis la 5-an de januaro 2005) estis germana litografo kaj diplomita teatro-sciencisto kaj laborista esperantisto, prezidanto de Centra Laborrondo Esperanto (CLE) en Kulturligo de GDR de 1977 ĝis 1981 kaj samtempe komitatano de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj fakdelegito pri turismo en orienta Berlino.
Hahlbohm devenis el laborista familio kaj lernis la profesion de litografo. En 1961 li fariĝis diplomita teatrosciencisto. Jam kiel profesi-lernanto li aktivis en sindikata kaj komunista junulara (1926) organizo. En 1933 li estis arestita dum kelkaj monatoj en la koncentrejo Sachsenberg. De 1945 ĝis 1947 li estis militkaptito en Anglio proksime de la vilaĝo Evington, ĉirkaŭ 14 kilometroj de Leicester. En la militkaptejo li pentris triptikon, kiun oni volis instali en la preĝejon de Evington[1].
Li studis pentroarton kaj grafikojn kaj post la dua mondmilito fariĝis sendependa artisto laborante pri pentrado, ilustrado, pentraĵoj de teatro-scenejaj elementoj kaj pupteatro.
En 1949 li ekgvidis pupteatron en suda GEDR, laboris poste en la filmentrepreno DEFA prepare al pupfilmado. En la 1950-aj jaroj li plu specialiĝis pri pupteatro kaj laboris en centra domo por kulturlaboro en Lepsiko kaj fine gvidis pupteatron en Berlino (dum 11 jaroj en la "Pionirparko Ernst Thälmann"). Dum kelkaj jaroj Hahlbohm reprezentis GDR en la internacia unuiĝo de la pupteatristoj UNIMA. Li estis prezidanto de la GDR-centro por pupteatroj. La lastajn jarojn antaŭ pensiuliĝo Hahlbohm estis sekretario por junularaj maturiĝ-solenaĵoj ("Jugendweihe") en subdistrikto de Berlino kaj laboris en la Muzeo por Germana Historio.
Esperanton Hahlbohm lernis antaŭ 1933 en Germana Laborista Esperanto-Asocio. Fine de la 1920-aj jaroj li migris pere de Esperanto tra Eŭropo[2]. Post nuligo de la malpermeso de Esperanto en GDR en 1965 li apartenis al la fondintoj de Centra Laborrondo Esperanto. En Berlino li gvidis kelkajn Esperanto-kursojn kaj fariĝis prezidanto de la Distrikta Laborrondo. De la fondo de CLE li estis membro de ties prezidio, poste ties vicprezidanto kaj fine - post la morto de Rudi Graetz - ties prezidanto.
La prezidio de Kulturligo distingis Hahlbohm per la "Johannes-R.-Becher-medalo" en oro por 30-jara kulturpolitika agado en GDR kaj por lia aktiva laboro en CLE.
Sian filinon Petra edziniĝinta Richter (naskita la 9-an de oktobro 1958; mortinta la 6-an de decembro 2016) Rudolf Hahlbohm edukis dulingve, esperante-germane.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.