Rožňava
urbo de Slovakio From Wikipedia, the free encyclopedia
urbo de Slovakio From Wikipedia, the free encyclopedia
Rožňava, hungare Rozsnyó [roĵnjO], germane Rosenau) estas urbo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Rožňava, kies distriktejo ĝi estas. La nomo devenas el la germana, signifante rozejo.
Rožňava | ||
hungare Rozsnyó, germane Rosenau | ||
urbo | ||
Urboturo en Rožňava | ||
|
||
Oficiala nomo: Rožňava | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Košice | |
Distrikto | Distrikto Rožňava | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Parto de | Gemer | |
Montaroj | Slovaka karsto, Slovaka ercmontaro | |
Riveroj | Rožňavský potok, Slaná | |
Situo | Rožňava | |
- alteco | 313 m s. m. | |
- koordinatoj | 48° 39′ 30″ N 20° 31′ 51″ O (mapo) | |
Areo | 45,614 km² (4 561,4 ha) | |
Loĝantaro | 18 670 (31.10.2011) | |
Denseco | 409,3 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1230 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 048 01 | |
Telefona antaŭkodo | +421-58 | |
Aŭtokodoj | RV | |
NUTS | 525529 | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Košice
| ||
Vikimedia Komunejo: Rožňava | ||
Retpaĝo: www.roznava.sk | ||
Portalo pri Slovakio | ||
La urbo situas en valo, laŭ bordo de Slaná, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Košice-Zvolen. Krome estas grava ĉefvojo al Poprad kaj fervojo al Dobšiná. Košice troviĝas 55 km.
La komunumo estis loĝata dum la neolitiko, bronzepoko kaj ferepoko. La unua mencio devenis el 1294 en formo Rosnaubana, pli frue germanaj ministoj fondis la komunumon. Ĝi ricevis urbajn privilegiojn en 1340. Dum la historio oni minadis oron, feron kaj aliajn ercojn. La husanoj okupis ĝin en ĉirkaŭ 1440 kaj ili konstruis fortikaĵon, kiun Johano Hunyadi okupis en 1452. Poste la ruina fortikaĵo apartenis al familio Rozgonyi (rozgonji). En la 16-a j.c. la loĝantoj iĝis protestantoj. La turkoj kelkfoje finrabis la urbeton. En 1685 Emeriko Thököly en batalo malvenkis de Habsburgoj. Dum la liberecbatalo Francisko Rákóczi la 2-a ofte pasigis tie tempojn. Okazis pesto en 1710, incendio en 1776. Ĝuste tiam Maria Teresia nomumis la urbon katolika episkopejo. La urbo akiris la rangojn konsilantrajta kaj mina ekde 1876. La urbo iĝis industria centro en la 19-a j.c.
En 1910 loĝis en la urbo 6565 da homoj (5886 hungaroj, 406 slovakoj kaj 159 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la urbo apartenis al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Rozsnyó, kies distriktejo estis. Poste la regiono iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Dume inter 1938-1945 la regiono rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito granda parto de la hungareco estis deportita, la restaĵo iĝis senrajta laŭ dekretoj de Beneš.
En 2001 loĝis en la urbo 19 261 da homoj, grandparte slovakoj. Okazis impona subĉiela meso fare de papo Johano Paŭlo la 2-a en 2003.
Unue hungare, poste laŭ nuna formo slovake:
Gölnicbánya | Igló | Jászó | Rozsnyó |
Rudabánya | Szomolnok | Telkibánya |
Gelnica | Spišská Nová Ves | Jasov | Rožňava |
Rudabánya | Smolník | Telkibánya |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.