hungara oficiro, maŝininĝeniero, universitata instruisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Rezső Száday [reĵO sAdai], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Száday Rezső, estis hungara oficiro, maŝininĝeniero, altlerneja instruisto. Lia familia nomo ĝis 1932 estis Szvoboda [svoboda].
Rezső Száday | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 26-an de aprilo 1913 en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario Rozsnyóbánya |
Morto | la 20-an de februaro 1996 en Hungario Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | oficiro maŝinkonstrua inĝeniero universitata instruisto |
Rezső Száday[1][2][3] naskiĝis la 26-an de aprilo 1913 en Rozsnyóbánya (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Rožňava en Slovakio), li mortis la 20-an de februaro 1996 en Budapeŝto.
Rezső Száday maturiĝis en katolika gimnazio en Miskolc en 1930, poste li akiris diplomon en militakademio en 1935. Post la diplomo li estis armea oficiro ĝis 1943, en la sama jaro li akiris maŝininĝenieran diplomon en Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato palatino József, pli poste li instruis en armea instituto, iom poste li militkaptitiĝis. En 1947 li eklaboris en uzino, kie li estis levita al signifa posteno en 1963. Post jardeko li pensiuliĝis, tamen li estis ĉefkonsilisto ĝis 1989. Pli frue jam ekde 1950 li prelegis en la universitato, eĉ li estis lektoro (1953–1963) kaj docento (1963–1973). Lia ĉeftemo estis la turbinoj. Intertempe li aŭtomate kandidatiĝis (CSc) en 1965, sed lia doktoriĝo fiaskis en 1976 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li edziĝis en 1941, 2 filoj naskiĝis en 1942 kaj 1944. Li ricevis premiojn inter 1955-1984.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.