Barono Antal Andrássy [andrAŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Andrássy Antal estis hungara pastro, monaĥo, episkopo, kanoniko, preposto. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis krasznahorkai kaj csíkszentkirályi. Lia patro estis barono György Andrássy.

Thumb
Blazono de Antal Andrássy
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Antal Andrássy
Thumb
Persona informo
Naskiĝo 28-an de oktobro 1742 (1742-10-28)
en Rumanová
Morto 12-an de novembro 1799 (1799-11-12) (57-jaraĝa)
en Rožňava
Okupo
Okupo katolika episkopo (1780)
katolika sacerdoto (1772) Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Fermi

Antal Andrássy naskiĝis la 28-an de oktobro 1742 en Hungara reĝlando en Románfalva (nuntempa Rumanová en Slovakio). Li mortis la 2-an de novembro 1799 en Rozsnyó (nuntempa Rožňava en Slovakio).

Biografio

Antal Andrássy lernis en gravaj urboj de Supra Hungarujo, en 1760 li aliĝis al la jezuitoj. Li lernis teologion en Vieno, kie li pastriĝis en 1772. En la sekva jaro la ordeno ne plu rajtis funkcii. En 1776 oni establis novan diocezon en Rozsnyó, kie li estis nomumita kanoniko, en 1777 preposto, en 1780 episkopo. En 1794 li protestis kontraŭ ordenoj de Jozefo la 2-a (Sankta Romia Imperio), tial la reĝo punis lin.

Elektitaj publikaĵoj

  • Appendix subnexa censurae testamentis demonstrationis trium propositionum de poenali transitu ex religione romano-catholica ad evangelicam (1790)
  • Epistola pastoralis ad clerum suum de necessitate unius salvificae catholicae fidei (sen eldonjaro)

Fontoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.