Roman Dobrzyński

From Wikipedia, the free encyclopedia

Roman Dobrzyński

Roman DOBRZYŃSKI [ROman dobĴINski] (naskiĝis la 1-an de novembro 1937 en Varsovio[1]) estas pola ĵurnalisto kaj esperantisto, ekde 2005 Honora Membro de UEA[2].

Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Roman Dobrzyński
Thumb
Persona informo
Naskiĝo 1-an de novembro 1937 (1937-11-01) (87-jaraĝa)
en Varsovio
Lingvoj Esperanto pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo esperantisto (1955)
ĵurnalisto
vdr
Fermi
Thumb
Roman Dobrzyński en la Esperantaj Tagoj de Krakovo 2024

Dobrzyński esperantistiĝis en 1955. Li magistriĝis pri juro kaj poste pri ĵurnalismo per tezo pri la Esperanta gazetaro. Kiel studento li aktivis en la Esperanto-movado per verkado, redaktado kaj instruado, kaj kiel estrarano de Pola Esperanto-Junularo. Li estis vicprezidanto de TEJO (1966-1968) kaj redaktoro de Kontakto (1968-1970).

De 1973 ĝis 2003 li laboris kiel ĵurnalisto de Pola Televido kaj en tiu rolo multfoje traktis Esperanto-rilatajn temojn, farante ankaŭ filmojn pri Esperanto, ekz. Bona Espero (1984). En 1995 li esperantigis la televidan lingvokurson de BBC Mazi en Gondolando. Dobrzyński estis membro de LKK de la ĝis nun plej granda UK, en Varsovio 1987, kion li filmis en Varsovio cent jarojn poste. Li estas membro de UEA ekde 1961, estis ĝia komitatano kaj vicprezidanto de UEA (1989-1992). Li kontribuis al la establo de Fondumo Zamenhof kaj estis ĝia unua prezidanto.

En 2001 aperis lia pollingva libro Ulica Zamenhofa kun interparoloj kun d-ro Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, la nepo de L.L. Zamenhof. Ĝia traduko aperis poste ne nur en Esperanto (La Zamenhof-strato, la 1-a eldono en 2003, la 2-a eldono en 2005), sed ankaŭ en la litova (Zamenhofo gatvė, 2004), la ĉeĥa (Zamenhofova ulice, 2005), la japana (Zamenhof doori, 2005), la kroata kaj la slovena (Zamenhofova ulica, 2005), la portugala (A Rua Zamenhof, 2006), la slovaka (Zamenhofova ulica, 2006), la franca (La rue Zamenhof, 2008), la hungara (Zamenhof-utca, 2008), la itala (Via Zamenhof, creatore dell'esperanto, 2009), la germana (Die Zamenhofstraße, 2012) kaj la hispana (La calle Zamenhof, 2017).

Inter 2007 kaj 2008 li kunverkis la libron pri Bona Espero. Ĝi aperis en 2008 en la Universala Kongreso en Roterdamo. Dobrzyński daŭre aktivas per filmraportoj pri Esperanto-aranĝoj, ekz. Sieĝoj de Malborko (2004). La 17-n de oktobro 2012 li aktive partoprenis en la Esperanto-konferenco en la Pola Senato organizita de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto kaj Mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi[3].

Filmoj

Pola ministeria medalo

Danke al iniciato de Pola Esperanto-Asocio (PEA), en la 10-a de novembro 2022 la ministro pri kulturo kaj nacia heredaĵo de Pollando, Prof. Hab. D-ro Piotr Gliński, decidis aljuĝi al Roman Dobrzyński gravan ministerian distingon: la bronzan medalon Merita por Kulturo “Gloria Artis”. En sia propono PEA emfazis la signifan kontribuon de Dobrzyński por popularigado de kulturo ĝenerale kaj liajn meritojn kiel prezidanto de PEA, kiam en 1987 li ĉeforganizis la plej grandan Universalan Kongreson, en Varsovio; kaj kiel televida raportisto, pro kio li atestis gravajn historiajn eventojn kaj realigis ĉ. 300 dokument-filmojn.[4]

Verkoj

  • La Zamenhof-Strato. 2003, 288 p.
Citaĵo
 En tiu ĉi libro, S-ro Zaleski rememoras la malfacilaĵojn travivitajn de la familio Zamenhof dum la naziperiodo, rakontante pri siaj vojaĝoj plurlandaj ĉu por profesiaj kialoj, ĉar li estas famkonata inĝeniero pri portokonstruo, ĉu por akcepto de invito de esperantistoj, ni multe lernas kaj pri la Esperanto-movado kaj pri la familio Zamenhof. 
 Brazila Esperantisto, numero 328, julio ĝis septembro 2004

Eksteraj ligiloj

Referencoj

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.