Richard Erik HILL , kromnomita Rik, (naskiĝis en 1949) estas usona astronomo.
Richard Erik Hill | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de junio 1949 (75-jaraĝa) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | astronomo |
Li estis kaj restis amatora astronomo. Li laboris ĉe la Nacia Observatorio de Kitt Peak kaj por la kampanjo Catalina Sky Survey. Li estas ano de la "ALPO" Association of Lunar and Planetary Observers de 1973.[1]
Krom astronomio, liaj ĉefaj ŝatokupoj estas la fosilioj[2] kaj la bonsajoj.[3]
Malkovroj
Minor Planet Center kreditas lin de la malkovro de 7 asteroidoj[4] inter 2000 kaj 2003. Li malkovris aŭ kunmalkovris ankaŭ 27 kometojn : 19 periodajn kometojn kaj 8 ne-periodajn kometojn, kaj kunlaboris al la malkovro de la kometo P/2011 VJ5 Lemmon. |
|
Honoroj
En 2003 li ricevis la premion de la ASO Annual Contributions to Astronomy[5]
La asteroido 118945 Rikhill[6] estis nomita en lia honoro.
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.