Rennes
komunumo en Bretonio, Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
komunumo en Bretonio, Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
Renno (france Rennes [ʁɛn], bretonlingve Roazhon, galolingve Resnn, esperante Renno) estas urbo okcidente de Francio. Ĝi estas la ĉefa urbo de la nuna administra regiono Bretonio, ankaŭ de la pli vasta historia kaj kultura regiono, same nomata Bretonio, kaj de la departemento Ille-et-Vilaine. Ĝi troviĝas sur la loko, kie renkontiĝas la du riveroj: Ille [il] kaj Vilaine [vilen]. Cetere, ĝi estas la franca urbo, kie averaĝe la popolo estas la plej juna.
Rennes | ||
france Rennes, bretone Roazhon, galoe: Resnn, esperante Renno | ||
urbo | ||
Malnovaj domoj sur Placo de sankta Anna en Rennes | ||
|
||
Oficiala nomo: Rennes | ||
Ŝtato | Francio | |
---|---|---|
Regiono | Bretonio | |
Departemento | Ille-et-Vilaine Prefektejo | |
Arondismento | Rennes ties ĉefurbo | |
Kantono | Ĉefurbo de 11 kantonoj | |
Interkomunumreto | Rennes Métropole | |
Historia regiono | Bretona duklando | |
Kvartaloj | 12
| |
Konstruaĵoj | Belarta muzeo, Urbodomo, Naĝejo Saint-Georges | |
Riveroj | Ille, Vilaine | |
Situo | Rennes | |
- alteco | 39 m s. m. | |
- koordinatoj | 48° 06′ 53″ N 01° 40′ 46″ U (mapo) | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 74 m s. m. | |
Plej malalta punkto | ||
- alteco | 20 m s. m. | |
Areo | 50,39 km² (5 039 ha) | |
Loĝantaro | 227 830 (2022) | |
Denseco | 4 521,33 loĝ./km² | |
Urbestro | Nathalie Appéré | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 35000, 35200, 35700 | |
INSEE | 35238 | |
Situo de la mezo sur mapo de Rennes
| ||
Vikimedia Komunejo: Rennes | ||
Retpaĝo: www.ville-rennes.fr | ||
![]() | ||
En 2009, Rennes enhavis 206 604 loĝantojn. Rennes estas la dekunua pli granda urbo en Francio laŭ la nombro de loĝantoj[1]. La urba unuo enhavis 305 270 loĝantojn en 2008[2]. Ĝia urba areo, kiu enhavis 654 478 loĝantojn en 2008, estas la dekunua areo en Francio[3], laŭ la loĝantaro. Rennes estas la plej loĝata urbo en Bretonio antaŭ Brest, situanta okcidente.
Rennes estis, en 2006, la oka urbo en Francio laŭ la nombro de studentoj[4].
Rennes estis ankaŭ, en 2008, la dua pli dinamisma urbo en Francio post Toulouse[5].
Rennes estas, en 2011, la unua provinca urbo por sia riĉoproduktado je loĝanto[6].
2016 | - | - | - | - | - | - | - | - |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
216 268 | - | - | - | - | - | - | - | - |
La komunumo de Rennes estas dividita en 12 kvartalojn kies nomoj estas :
Rennes estas atingebla pere de fervojo (2 horoj da veturado el Parizo) kaj rapidaj aŭtovojoj. Ekzistas ankaŭ malgranda flughaveno. Ene de la urbo, la publikaj transportiloj estas busoj kaj metroo. En 2005, Renno estas la plej malgranda urbo tutmonde, kiu havas metroon (Sed la urbo Lausanne baldaŭ superos tiun rekordon). Tiu metroo estas aŭtomata, sen ŝoforo.
Ekzistas tre uzita kaj densa reto da urbaj kaj ĉirkaŭurbaj transportaj rimedoj, estrata de STAR, per de busoj kaj aŭtomata metroo (subtera kaj surtera). Tio faciligas la movojn (per la karto RFID KorriGo ekde 2006). Ĝi ebligas solvi la trafikŝtopiĝojn en la centro kaj samtempe pligrandigi la paŝavenuojn.
Du cent senpagaj bicikloj povas esti uzataj dum du horoj ĉirkaŭ 25 stacioj ĉie en la urbo. Tiu servo nomata Biciklo laŭvole Vélo à la carte, hodiaŭ ĉeestanta en diversaj aliaj grandaj urboj alvenis unue en Rennes en Junio de 1998 danke al la reklama firmao Clear Channel.
La rapid-vojoj deiras stelforme al Parizo aŭ Brest (E 50), al ĝis Caen aŭ Nantes (A84, E03), al Saint-Malo (D 137) aŭ al Vannes, Lorient kaj Quimper (N 24).
Rennes estas la pordo de Bretonio, kiam oni alvenas de Parizo aŭ de iu urbo inter Nordo kaj Oriento; la stacidomo de Rennes distancas je 2h05 de Parizo kaj 1h de Mans pere de TGV. Rennes estas ankaŭ proksime de la flughaveno Paris-Charles de Gaulle je 2h45, 4h de Lyon (Lyon-Part-Dieu) kaj 4h30 de Lille (Lille-Europe). Unu linio de metroo ebligas rapidajn movojn (110 000 vojaĝoj/tage). La stacidomo entenas ankaŭ multajn haltejojn de TGV kaj TER. Ĝi estas ankaŭ centra punkto kun siaj ligoj de la busreto kaj la metroo (kie dua linio estas planita por 2015/2018). En 2013, Rennes estos je 1h23 for de Parizo dank'al pligrandigo de la rapidfervojo Le Mans - Rennes. Tiuokaze, estas planata konstrui novan kvartalon de tipo EuraLille nomita EuraRennes, novan etan stacidomon kaj konstruadon de 120 000 m2 de laborejo. Ekzistas ankaŭ eta stacidomo ĉirkaŭ la malsanulejo: la stacidomo de Rennes-Pontchaillou kaj universitato université Rennes 2, sur la linio Rennes - Saint-Malo.
Per la Vilaine kaj la kanalo inter Ille kaj Rance, Rennes disponas plurajn akvajn vojojn relative gravajn sed malmulte uzataj.[7] Ĝia reto estas uzata nur okaze de grava alporto aŭ turista kialo.[7]
Rennes disponas ankaŭ flughavenon, situantan 7 kilometrojn for de la urbocentro, sud-okcidente sur la urbo de Saint-Jacques-de-la-Lande. La flughaveno ebligas al komunumo de Rennes vojojn al aliaj naciaj urboj samkiel internaciaj. Kun 536 841 vojaĝantoj registritaj, la flughaveno de Rennes estas la 18-a plej grava flughaveno por la personoj kaj la 9-a por la varoj kun 12 542 tunoj..[8]
La urbo Rennes inkluditas en la reto de la artaj kaj historiaj urboj de Francio.
Ekzistas pluraj artaj festivaloj:
Jen la blazonoj de Rennes.[9]
Ekzistas loka Esperanto-klubo kaj pluraj adresoj en la Pasporta Servo. En 2002, vic-urbestro inaŭguris placeton Zamenhof, kiu hazarde troviĝas tute apud la Esperanto-klubejo.
Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 107 voĉdonojn (0,20% de voĉoj) en 2004, kaj 141 voĉdonojn (0,29% de voĉoj) en 2009.
En 2003, la ĝemelaj urboj de Renno estas:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.