franca politikistino From Wikipedia, the free encyclopedia
Nathalie APPÉRÉ [natali Apere] estas franca virina politikisto naskiĝinta en la 8-a de julio 1975 en Ploemeur (departemento Morbihan). Ŝi estas membro de la Socialisma Partio (PS). Ŝi estas deputito de Ille-et-Vilaine de la 20-a de junio 2012 kaj urbestro de Rennes de la 4-a de aprilo 2014[2].
Nathalie Appéré | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nathalie Appéré en februaro 2013. | |||||
Persona informo | |||||
Nathalie Appéré | |||||
Naskiĝo | 8-a de julio 1975[1] en Ploemeur (Morbihan) | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Instituto pri Politikaj Studoj de Rennes | ||||
Partio | Socialisma Partio (PS) | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto Class A official (en) cadres de la fonction publique (en) vd | ||||
Aktiva en | Parizo • Renno vd | ||||
| |||||
En TTT | http://www.nathalieappere.fr/ | ||||
Deputito de Ille-et-Vilaine | |||||
Dum | 20-a de junio 2012 (Elekto en la 17-a de junio 2012) – | ||||
Antaŭulo | Philippe Tourtelier | ||||
Urbestro de Rennes | |||||
Dum | ekde 4-a de aprilo 2014 (Elekto en la 30-a de marto 2014) | ||||
Antaŭulo | Daniel Delaveau | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Nathalie Appéré ekloĝis en Rennes en 1993 post bakalaŭra sukceso. Ŝi eniris la Instituton pri Politikaj Studoj de Rennes, el kiu ŝi eliras duarange de la promocio en 1996 antaŭ ol kompletigi sian edukadon per tria universitata fazo pri loka publika agado.
Ŝi komencis karieron en konsilado al kolektivumoj, poste en la loka socia evoluigo. Post unua profesia spertiĝo kiel komisiito pri studo en la regiona instituto pri sociala laboro de Rennes inter 1996 kaj 1998, ŝi estis direktorino de la integrita publika infrastruktura servo de Saint-Jacques-de-la-Lande ĝis en 2008.
Je alveno en Rennes, ŝi aliĝis al la Movado de la Junaj Socialistoj okaze de la prezidenta kampanjo de 1995. Membro de la Socialisma Partio, ŝi prenis departementajn respondecojn, aparte tiu de proparolanto de la socialisma federacio de Ille-et-Vilaine.
En la urbaj balotoj de 2001, ŝi estis elektita sur la listo kondukita de Edmond Hervé en Rennes, ŝi fariĝis vicurbestro pri asocia vivo. Ŝi efektivigis ampleksajn projektojn, aparte la reformon de "Office social et culturel rennais" (esperante renna sociala kaj kultura servo).
Estrino de la urba kampanjo de Daniel Delaveau en 2008, ŝi fariĝis la unua vicurbestro pri solidareco kaj vicprezidanto de aglomera komunumo Rennes Métropole komisiita pri socia kunligo. Ŝi aparte instigis la starigon de la karto « Sortir »[3] kaj zorgis pri la supervido de la rebonigo de la malnova centro de Rennes[4].
Per sia urba mandato, ŝi estis ankaŭ prezidanto de la supervida konsilio de la hospitala centro Guillaume-Régnier de 2010 ĝis fino de 2012. Komence de 2012, ŝi subtenis strikon fronte al la manko de akceptaj kapabloj por pacientoj[5],[6].
je nacia nivelo, ŝi estis nomumita en 2010 vicprezidanto de la nacia Konsilio de urboj, institucio prezidata de la ĉefministro, kompetenta pri temoj rilataj al la urba politiko, publika agado direkte al problemhavaj kvartaloj kaj teritorioj[7],[8],[9],[10],[11].
Nathalie Appéré subtenis François Hollande okaze de la civitanaj primaraj balotoj organizitaj de la socialisma partio en 2011[12].
Okaze de la deputitaj balotoj de 2002, ŝi estis elektita anstataŭanto de Philippe Tourtelier, socialisma deputito de la 2-a deputita distrikto de Ille-et-Vilaine. Post la decido de tiu lasta ne sin reprezenti por tria mandato okaze de la deputitaj balotoj de 2012, ŝi fariĝis la kandidato de la socialisma partio. Kiam ŝi ekoficis, ŝi promesis antaŭ la socialismaj aktivuloj forlasi sian lokajn plenumajn oficojn sed esprimis sian deziron plu sidi en la urba Konsilio de Rennes[13],[14],[15].
La 17-an de junio 2012, ŝi estis elektita deputito de la 2-a deputita distrikto de Ille-et-Vilaine en la unua balota vico kun 63,45 % de al voĉoj fronte al la kandidato de Unuiĝo por Popola Movado (UMP), Bertrand Plouvier[16] kaj tiel eniras la Nacian Asembleon.
Patrino de du infanoj[17], ŝi vivas en la kvartalo Maurepas-Patton-Bellangerais[18].
En decembro 2012, ŝi oficiale sciigis sian kandidatiĝon al la urbodomo de Rennes por la socialisma partio por la municipaj balotoj de 2014[19]. Kvankam ŝi plurfoje esprimis sin kontraŭ mandatakumulo, Nathalie Appéré fine deklaris deziri konservi sian deputitan mandaton ĝis la fino de sia mandato eĉ se elektita kiel urbestro de Rennes[20].
La 4-an de aprilo 2014, ŝi fariĝis la unua virino elektita urbestro de Rennes[21] post kiam ŝia listo ricevis 55,83% de la voĉoj en la dua vico de la municipaj balotoj alianciĝinte kun la listo "EELV-Front de Gauche" (esperante "Eŭropo Ekologio La veduloj - Maldekstra Fronto)[22].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.