From Wikipedia, the free encyclopedia
La operejo de Rennes estis desegnita de Charles Millardet kaj konstruita de Pierre Louise. Ĝi situas sur la placo de la Urbodomo (france place de la Mairie), de kiu ĝi estas la ĉefa parto de la orienta flanko ; fronte al la urbodomo de Rennes.
Operejo de Rennes | |||
---|---|---|---|
operejo | |||
Bazaj datoj | |||
Arkitekto | Charles Millardet vd | ||
Malfermo | 1836 | ||
Lando | Francio vd | ||
Situo | Renno | ||
Sidejo | Renno vd | ||
Situanta sur | place de la Mairie • Rue de Brilhac • Rue de Coëtquen | ||
Situo | |||
Geografia situo | 48° 6′ 41″ N, 1° 40′ 43″ U (mapo)48.11141-1.67858 | ||
| |||
Retejo | https://opera-rennes.fr/ | ||
Situanta sur la centra placo de la urbo, ĝia originaleco kuŝas en ĝia pozicio en konstrututo enhavanta loĝejojn, komercajn galeriojn ŝirmatajn per vitrotegmento malantaŭ la operejo. Alia originaleco estas ĝia adaptiĝo al la formo de la urbodomo de Rennes : la antaŭaĵo de la operejo respondas al la kavaĵo de la urbodomo desegnita de Jacques V Gabriel.
Kun sia italstila ĉambro je 642 sidlokoj, ĝi estas unu el la plej malgrandaj operejoj de Francio[1]. Fokusita al la lirika arto, ĝia okupo proksimas 100%[1].
La plafono de la ĉambro estis farita de Jean-Julien Lemordant en 1914[2].
Inaŭgurita en la 29-a de februaro 1836, kvankam ĝia konstruo komenciĝis en 1832 kun multaj polemikoj[2], ĝi suferis incendion en 1856.
Diversaj partoj de tiu konstruaro estis klasitaj 'monumentoj historiaj':
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.