From Wikipedia, the free encyclopedia
Remment ("Rem") Lucas KOOLHAAS (naskita la 17-an de novembro 1944 en Roterdamo, Nederlando) estas nederlanda arkitekto, arkitektura teoriisto, urbanizisto kaj profesoro en Praktiko de Arkitekturo kaj Urba fasonado ĉe la Harvard Graduate School of Design je Universitato Harvard. Koolhaas studis ĉe la Architectural Association School of Architecture en Londono kaj en Universitato Cornell de Ithaca (Nov-Jorkio). En 1975, Koolhaas partoprenis al fondado de la Office for Metropolitain Architecture (OMA) kaj de ĝia esplorado-orientita kontraŭparto (AMO) ambaŭ bazitaj en Roterdamo, Nederlando. En 2005, li kunfondis la gazeton Volume Magazine, kune kun Mark Wigley kaj Ole Bouman.
En 2000, Rem Koolhaas gajnis la Pritzker-premion.[1] En 2008, la revuo Time metis lin en la jaran liston de la 100 plej influaj homoj el la mondo, kune kun George Clooney (kina stelulo), Steve Jobs (kunfondinto de Apple) kaj Mark Zuckerberg (fondinto de Facebook).[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.