Reichenburg
komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Reichenburg estas komunumo en la distrikto March en Kantono Ŝvico, Svislando. Ĝi havis 2 975 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Reichenburg (stacidomo). |
Reichenburg | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Ŝvico |
Distrikto | March |
Geografia situo | CH1903: 716453 / 225446 (mapo)47.1697222222228.9747222222222 |
Nombro de loĝantoj | 2975 |
Areo | 11,6 km² |
Alteco | 434 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8864 |
Komunumkodo | 1345 |
Reichenburg situas ĉe la marĝeno de la Svisaj Antaŭalpoj en la okcidenta flanko de la Linth-Ebenaĵo ĉe la trilima punkto de la kantonoj Ŝvico, Glaruso kaj Sankt-Galo. De la komunuma teritorio de 11,59 km², 3,96 km² estas kovritaj de arbaro, 6,42 km² servas al agrikulturo kaj 1,03 km² por setlado.[1]
La komunumo Reichenburg limas en nordo aliflanke de la Linth-Kanalo al Benken (SG), en oriento al Bilten respektive ekde la unua de januaro 2011 al Glaruso-Nordo (GL), kaj en okcidento al Schübelbach.
Sur la teritorio de la komunumo situas la aŭtovoja triangulo de la svisa aŭtovojo A3 kaj la svisa aŭtovojo A53. La komunumo disponas pri propra alveturejo al ambaŭ aŭtovojoj. La stacidomo de la Svisaj Federaciaj Fervojoj estas servata de la regiona trajnlinio S2 de Ziegelbrücke al Pfäffikon, Zuriko al la Flughaveno Zuriko.
La unua dokumenta mencio de Reichenburg datiĝas el la jaro 1300 kiel Richenburg.[2] Jam en la jaro 1116 estis menciitaj posedaĵoj de la Monaĥejo Pfäfers en la hodiaŭa setlejo Hirschlen.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.