komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Schübelbach estas komunumo en la distrikto March en Kantono Ŝvico, Svislando. Ĝi havis 8 286 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Schübelbach-Buttikon (stacidomo). |
Schübelbach | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Ŝvico |
Distrikto | March |
Geografia situo | CH1903: 712802 / 225808 (mapo)47.1736111111118.9266666666667 |
Nombro de loĝantoj | 8286 |
Areo | 29,0 km² |
Alteco | 433 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8862 |
Komunumkodo | 1346 |
Schübelbach situas oriente de la rivero Wägitaler Aa, la elfluanto de la Baraĵlago de Wägital. En nordoriento la komunumo etendiĝas ĝis al la Linth-Ebenaĵo kaj en sudo al la Svisaj Antaŭalpoj. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Schübelbach la sudorienta parto de la vilaĝo Siebnen en okcidento kaj la vilaĝo Buttikon en oriento. Sur la komunuma teritorio situas la monto Stockberg kun alteco de 1247 m s.m.
La komunumo Schübelbach limas en nordo al Tuggen, en nordoriento al Benken (SG), en oriento al Reichenburg, en sudoriento al Glaruso-Nordo (GL), en sudo al Innerthal, en sudokcidento al Vorderthal, en okcidento al Galgenen, kaj en nordokcidento al Wangen.
Schübelbach situas ĉe la kantona ĉefvojo n-ro 3 de Zuriko al Koiro kaj tra ĝia teritorio ankaŭ pasas la svisa aŭtovojo A3. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko al Koiro respektive Buchs, kaj krome tra ĝi pasas buso de Pfäffikon al Reichenburg.
La unua dokumenta mencio de Schübelbach datiĝas el la jaro 1184 kiel Subelnebach. Jam en la jaro 1045 estis menciita Buttikon kiel Butinchouen, kaj eĉ jam en la 1-a jarmilo en la jaro 972 Siebnen kiel Sibineihha. Post la Malnova Zurika Milito Schübelbach estis en la jaro 1437 submetita al la suvereneco de Ŝvico. Ĝis 1536 Schübelbach apartenis al la grandparoĥo Tuggen, tiam ĝis 1604 estis konstruitaj propraj preĝejoj en Siebnen, Buttikon kaj Schübelbach, kaj Schübelbach sendependiĝis de Tuggen. [1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.