latinida lingvo, parolata en Portugalio, Brazilo, kaj aliaj landoj From Wikipedia, the free encyclopedia
La portugala lingvo (portugale português) estas latinida lingvo, nun parolata de preskaŭ 200 milionoj da homoj. Ĝi estas la sesa plej parolata mondlingvo, parolata en Eŭropo, Ameriko, Afriko, kaj Azio. Nur la mandarena, la hispana, la angla, la hindia, la bengala havas pli da parolantoj. Ĝi estas en la sama rango kiel la araba lingvo aŭ la rusa laŭ la nombro de parolantoj.
Portugala | ||
português (por/tu/geĵ)(por/tu/gejz) | ||
lingvo • moderna lingvo | ||
---|---|---|
Galegportugala lingvaro | ||
Parolata en | Portugalio, Brazilo, Angolo, Mozambiko k.a. | |
Parolantoj | 221 000 000 | |
Denaskaj parolantoj | 250 milionoj | |
Fremdlingvo / dua lingvo por | ĉa. 23 milionoj | |
Skribo | latina kun kelkaj aldonoj | |
Lingvistika klasifiko | ||
Hindeŭropa lingvaro | ||
Oficiala statuso | ||
Oficiala lingvo en | Portugalio, Brazilo, Angolo, Mozambiko k.a. | |
Reguligita de | Instituto Internacia de Lingvo Portugala, Komunumo de portugallingvaj landoj, Brazila Beletristika Akademio, Akademio de Sciencoj de Lisbono | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1 | pt | |
ISO 639-2 | por | |
ISO 639-3 | por | |
Glottolog | port1283 | |
Angla nomo | Portuguese | |
Franca nomo | portugais | |
Vikipedio | ||
La Instituto Camões estas institucio kreita por proponi kaj plenumi politikon de portugala kunlaborado, same kiel la promocio de la portugala lingvo kaj de ĝia kulturo tra la tuta mondo. La Instituto Camões tiel nomiĝis honore al Luís de Camões, nome la plej konata kaj prestiĝa verkisto de Portugalio.
La lingvo estiĝis en Portugalio (en la frua 12-a jarcento), devene de la regiona vulgara latino, kiu estis parolata en Iberio de la 1-a jarcento a.K. ĝis la 9-a jarcento, kaj poste la barbara latino, ĝis la 12-a jarcento. La lingvo disvolviĝis laŭ du branĉoj : la originala branĉo norde, kiu estis parolita en la du flankoj de la rivero Minjo (Minho, portugallingve)- do ankaŭ en la teritorio kiu estas Galegio), kaj alia pli poste sude, nomita islam-araba latinida lingvo, kun kelkaj malsamoj, ĉefe fonetikaj pro araba influo. De la interinfluo de ĉi tiu kun la unua (la galeg-portugala dialekto) elirus la portugala lingvo. La lingvo havis ĝis nun du periodojn: la arĥaikan portugallingvon (12-a jarcento ĝis 15-a jarcento) kaj la modernan portugallingvon (15-a jarcento ĝis nun).
La historio de la portugala lingvo estas historio de la evoluo de la portugala lingvo ekde ĝia origino en la nordokcidento de la Ibera duoninsulo ĝis hodiaŭ, kiel oficiala lingvo parolata en Portugalio kaj en kelkaj landoj de portugallingva esprimo. En ĉiaj aspektoj (fonetiko, morfologio, vortaro kaj sintakso), la portugala lingvo estas esence la rezulto de organika evoluo ekde la vulgara latino alportata de la romiaj kolonoj en la 3a jarcento a.K., kun malgrandaj influoj de aliaj lingvoj kaj kun markita kelta substrato. La arkaika portugala disvolviĝis en la 5a jarcento p.K., post la falo de la Romia Imperio kaj la ĝermanaj invadoj, kiel latinida dialekto, nomita galega-portugala, kiu malsimiliĝis de aliaj iberaj latinidaj lingvoj. Uzita en dokumentoj skribitaj ekde la 9a jarcento, la galega-portugala fariĝis matura lingvo en la 13a jarcento, kun riĉa literaturo. En 1290 ĝi dekretiĝis kiel oficiala lingvo de la regno Portugalio de la reĝo Dinis la 1-a. La salto al la moderna portugala alvenis en la Renesanco, kun la Cancioneiro Geral de Garcia de Resende (1516) konsiderita kiel la normo. La normigado de la lingvo komencis en 1536, kun la kreado de la unuaj gramatikoj, de Fernão de Oliveira kaj João de Barros. Ekde la 16a jarcento, kun la ekspansio dum la epoko de la malkovroj, la historio de la portugala lingvo ĉesis okazi ekskluzive en Portugalio, ampleksante la eŭropajn portugalajn kaj la internaciajn portugalajn.
e = e, sed i en malfortaj pozicioj |
u = u |
o = u kiam ĝi ne akcentas post forta silabo, regione ankaŭ antaŭ forta silabo; o kiam ĝi akcentas |
ou = oŭ; o aŭ oi regione |
nh ≅ nj |
lh ≅ lj |
s = s vortdebute aŭ postkonsone; z inter du vokaloj; ŝ aŭ z, laŭ regiono, vortfine aŭ antaŭ c, f, p, t, q (ekzemplo: os Portugueses (uŝ Purtugezeŝ) = la portugaloj) |
j = ĵ |
ã = franca un |
ão = naza franca an, sed la o ankaŭ estas naza |
x = ŝ, s, ks aŭ z. Kune kun c havas nenian sonon (ekzemplo: exceto (esetu) = escepte de) |
z = z sed ŝ vortfine en Lisbono kaj Rio-de-Ĵanejro |
Specimeno | |
---|---|
La Patro Nia
(Aŭdigu sondosieron[rompita ligilo]) Pai nosso que estais no céu |
a [a], b [be], c [se], d [de], e [e], f [ef], g [ĵe], h [a-ga], i [i], j [ĵota], l [el(j)], m [em(j)], n [en(j)], o [o], p [pe], q [ke], r [erh(j)/eĥ(j)]*, s [es(j)], t [te], u [u], v [ve], x [ŝiŝ]**, z [ze] — krom tiuj literoj ekzistas ankaŭ: k [ka aŭ kapa], w [dablju aŭ duplu ve], y [ipsilon, aŭ i-gregu).
Krom la literoj, oni ankaŭ povas havi la jenajn grafiajn kombinaĵojn : á, à, â, ã, é, ê, í, ó, ô, õ, ú. Ankaŭ estas la cedilja c "ç" /s/, kaj la duliteroj ch (kiel esperanta ŝ), "lh" /ʎ/ proksime [lj] kiel la itala "gl") kaj "nh" /ɲ/ proksime al [nj] kiel la itala kaj franca "gn"). En la Portugala estas la "gu" kaj "qu" kiuj estas la dulipaj g kaj k', tiu estas, la gŭ kaj kŭ kun la konsonantoj prononcaj samtempe al ŭ. Tio estas pra-hindeŭropa heredaĵo de la portugala kiu malaperis en la plejparto de modernaj lingvoj.
Estas fenomeno nomita "antecipo de sonoreco": la sonora fonemo malmoligas la antaŭan fonemon.
La plej grava en la portugala lingvo estas daŭro de vokaloj. En la portugala, silabo povas esti forta, duonforta aŭ malforta. La vokaloj de fortaj silaboj estas ĉiam longaj, la silaboj de malfortaj silaboj, se estas post la forta, estas mallongaj kaj la vokaloj de malfortaj silaboj antaŭ la forta povas esti longaj aŭ mallongaj. En Portugalio kaj Afriko, nur la duonfortaj kaj fortaj silaboj povas havi longajn vokalojn, kaj ĉiuj malfortaj silaboj havas mallongajn silabon (antecipo de silabforto). Sed en Brazilo, la tute nefortaj silaboj ankaŭ povas esti longaj aŭ mallongaj. Sekve al tiu regulo, oni ĝenerale la malfortajn finajn silabojn apenaŭ prononcas, ili estas mallongaj kaj preskaŭ nepercepteblaj al kiu ne parolas lingvon kun opozicio longa/mallonga. Kiam la lasta silabo estas la forta silabo, kompreneble, ĝi estas longe prononcata, sed la unua estas tre mallonga kiel en "está" /jŝ'ta/ (li/ŝi/ĝi estas).
La vokaloj estas aŭ fermaj aŭ malfermaj. En Portugalio kaj Afriko, nur la tonikaj longaj estas fermaj, sed ne en Brazilo, kie la fermo aŭ malfermo dependas de la daŭro de la vokalo en latina lingvo.
Estas tutnecese fari la "sandion" aŭ ligon de vortoj en la prononcado.
En la Portugala estas multaj diftongoj, inkluzive la nazaj diftongoj : ão kaj õe, preskaŭ neprononceblaj al fremdlingvanoj. Do vorto "quão" (kiom + adjektivo aŭ adverbo) estas prononcata /kŭãŭn/(unusilaba). Estas fenomeno nomita "antecipo de nazeco" kiam vokalo ne naza venas antaŭ de naza konsonanto, ekz cama /'kâmə/, ne /'kama/, escepte en pli malnovaj prononcoj, ekz-e tiuj de nordportugalio, kiuj estas malpli nazecaj.
Diftongo (IFA) | Ekzemplo | Traduko | ||
---|---|---|---|---|
Diminuendaj diftongoj
(vokalo + duonvokalo) |
malvastaj | [ej] | lei, sei | leĝo, (mi) scias |
[oj] | boi, foi, joio | bovo, estis, herbaĉo | ||
[uj] | cuidado, aleluia, uirapuru | atento, haleluja, ujrapuruo (birdo el la familio Pipredoj) | ||
[ew] | eu, meu, pigmeu, leu | mi, mia, pigmeo, (li/ŝi/ĝi) legis | ||
[iw] | viu, til, funil | (li/ŝi/ĝi) vidis, tildo, funelo | ||
[ow] | golfe, houve | golfo (sporto), okazis | ||
vastaj | [aj] | pai, maio | patro, majo | |
[aw] | mau, animal, álbum | malbono, animalo | ||
[ɛj] | anéis, fiéis | ringoj, fideluloj | ||
[ɔj] | androide, asteroide, dói | androjdo, asteroido, (ĝi) doloras | ||
[ɛw] | céu, véu, mel | ĉielo, vualo, mielo | ||
[ɔw] | sol, rol, arrebol | suno, listo, ĉielruĝo | ||
nazaj | [ɐ̃j], [ɐ̃j̃] | mãe, pães, cãibra | patrino, panoj, kramfo | |
[ẽj], [ẽj̃] | alguém, tem, trem, em, jovem, amém, homens | iu, (li/ŝi/ĝi) havas, trajno, en, junulo, amen, viroj | ||
[õj], [õj̃] | põe, corações | (li/ŝi/ĝi) metas, koroj | ||
[ũj], [ũj̃] | muito | tre | ||
[ɐ̃w], [ɐ̃w̃] | mão, pão, orgão, não, amam | mano, pano, organo, ne, ili amas | ||
Kresĉendaj diftongoj
(duonvokalo + vokalo) |
malvastaj | [je] | iemanjá, historieta | Jemaja, historieto |
[ji] | série, calvície | serio, kalveco | ||
[jo] | iodo, ansioso, biologia | jodo, anksia, biologio | ||
[ju] | cílio, exílio, viuvez | cilio, ekzilo, vidv(in)eco | ||
[we] | doer, soerguer | dolori, leveti | ||
[wi] | linguiça, tranquilo, arguir, tênue | kolbaso, trankvila, argumenti, subtila | ||
[wo] | duodécimo, fluorescente, impetuosamente | dekdua, fluoreska, impete | ||
[wu] | ambíguo, mútuo, exíguo | ambigua, reciproka, malvastega | ||
vastaj | [ja], [jɐ] | Ianomâmi, Brasília, eutanásia, rédea | Janomamo (etnonomo), Braziljo, eŭtanazio, brido | |
[jɛ] | dieta, quieto | dieto, kvieta | ||
[jɔ] | idiota, pior, viola, ioga | idioto, malplej bona, vjolo, jogo | ||
[wa], [wɐ] | quase, aguardar, mágoa | preskaŭ, atendi, ĉagreno | ||
[wɛ] | cueca, sueco, sequestro | kalsono, svedo/sveda, malliberigo/kapto/sekvestro | ||
[wɔ] | quórum | kvorumo | ||
nazaj | [jã], [jɐ̃] | ianque (ĝi originale ne havas diftongon, sed estas banale prononcita tiel.) | jankio | |
[jẽ] | iemenita, alienação, cliente | jemenano, alieneco, kliento | ||
[jõ] | abolicionismo, acionista, e onde, e ontem, e homem | aboliciismo, akciano, kaj kie, kaj hieraŭ, kaj viro | ||
[jũ] | médium, triunfal | mediumo, triumfa | ||
[wã], [wɐ̃] | quanto, quando, minguante | kiom, kiam, malkreskanta luno | ||
[wẽ] | aguentar, afluente | elteni, afluanto | ||
[wĩ] | constituinte, pinguim | komponanto, pingveno | ||
[wõ] | o onze, o ombro | la dekunuo, la ŝultro | ||
P.S. 1: En la portugala lingvo, la kresĉendaj diftongoj okazas ĉefe en rapida parolado. En malrapida elparolo, ili fariĝas hiatoj.
P.S. 2: La referenca prononco de la ekzemploj estas la brazila, laŭ la akĉento de Rio-de-Ĵanejro. Tamen ili egalas ĉe la plejparto de la aliaj akĉentoj. |
Forta silabo povas esti la lasta kiel en "sabiá" /səbi'a/ (turdo), la antaŭlasta kiel en "sabia" /sə'biə/ (oni sciis) kaj la antaŭlasta kiel "sábia" /'sabiə aŭ 'sabjə/ (saĝulino) tio dependas de la senco kaj, ĉefe, de origino de la vorto.
La meto de forta silabo en vorto dependas nur de etimologio. Sekve, oni devas koni la prononcon en la latina lingvo por scii la fortan silabon en la portugala.
Estas du bazaj tipoj da vortoj en la portugala : flekseblaj kaj neflekseblaj.
Flekseblaj estas artikoloj, numeraloj, pronomoj, nomoj kaj verboj. Neflekseblaj estas konjunkcioj, prepozicioj, adverboj, interjekcioj.
Artikoloj : povas esti aŭ difinaj aŭ nedifinaj. La difina povas esti vira unu-nombra (o), vira multe-nombra (os), ina unu-nombra (a) kaj ina multe-nombra (as). La nedifina povas esti vira unu-nombra (um), vira multe-nombra (uns), ina unu-nombra (uma) kaj ina multe-nombra (umas).
Speco | Nombro | Vira | Ina | Ekzemploj |
---|---|---|---|---|
Difinaj | Singularo | o | a | o cachorro = la hundo
a cachorra = la hundino |
Pluralo | os | as | os cachorros = la hundoj
as cachorras = la hundinoj | |
Nedifinaj | Singularo | um | uma | um cachorro = hundo
uns cachorros = hundoj |
Pluralo | uns | umas | uma cachorra = hundino
umas cachorras = hundinoj |
Estas nur du tipoj de numeraloj en la portugala, la nombraj vortetoj kiuj indikas la kvanton kaj la vicordaj o-nombrovortoj kiuj indikas la rangon.
1 | um | 30 | trinta | 1-a | primeiro |
2 | dois | 40 | quarenta | 2-a | segundo |
3 | três | 50 | cinquenta | 3-a | terceiro |
4 | quatro | 60 | sessenta | 4-a | quarto |
5 | cinco | 70 | setenta | 5-a | quinto |
6 | seis | 80 | oitenta | 6-a | sexto |
7 | sete | 90 | noventa | 7-a | sétimo |
8 | oito | 100 | cem | 8-a | oitavo |
9 | nove | 101 | cento e um | 9-a | nono |
10 | dez | 102 | cento e dois | 10-a | décimo |
11 | onze | 110 | cento e dez | 11-a | décimo primeiro, undécimo |
12 | doze | 120 | cento e vinte | 12-a | décimo segundo,
duodécimo |
13 | treze | 200 | duzentos | 13-a | décimo terceiro |
14 | catorze, quatorze | 300 | trezentos | 20-a | vigésimo |
15 | quinze | 400 | quatrocentos | 21-a | vigésimo primeiro |
16 | dezasseis, dezesseisBrazilo | 500 | quinhentos | 22-a | vigésimo segundo |
17 | dezassete, dezesseteBrazilo | 600 | seiscentos | 30-a | trigésimo |
18 | dezoito | 700 | setecentos | 40-a | quadragésimo |
19 | dezanove, dezenoveBrazilo | 800 | oitocentos | 50-a | quinquagésimo |
20 | vinte | 900 | novecentos | 60-a | sexagésimo |
21 | vinte e um | 1000 | mil | 70-a | septuagésimo |
22 | vinte e dois | 1001 | mil e um | 80-a | octogésimo |
23 | vinte e três | 1100 | mil e cem | 90-a | nonagésimo |
24 | vinte e quatro | 1101 | mil cento e um | 100-a | centésimo |
25 | vinte e cinco | 1201 | mil duzentos e um | 200-a | ducentésimo |
26 | vinte e seis | 1999 | mil novecentos
e noventa e nove |
300-a | trecentésimo |
27 | vinte e sete | 2016 | dois mil e dezesseis | 400-a | quadringentésimo |
28 | vinte e oito | 1 000 000 | milhão | 500-a | quingentésimo |
29 | vinte e nove | 1 000 000 000 | bilhão | 600-a | seiscentésimo, sexcentésimo |
1 000 000 000 000 | trilhão | 700-a | septingentésimo | ||
1 000 000 000 000 000 | quatrilhão | 800-a | octingentésimo | ||
1 000 000 000 000 000 000 | quintilhão | 900-a | nongentésimo, noningentésimo | ||
1 000 000 000 000 000 000 000 | sextilhão | 921-a | nongentésimo vigésimo primeiro | ||
1 000 000 000 000 000 000 000 000 | septilhão | 999-a | nongentésimo nonagésimo nono | ||
1 000 000 000 000 000 000 000 000 000 | octilhão | 1000-a | milésimo | ||
1 000 000 000 000 000 000 000 000 000 000 | nonilhão | 2000-a | o dois milésimo, o segundo milésimo |
Pronomoj en la portugala estas la nuraj vortoj kiu havas kazojn (nominativon, akuzativon kaj dativon).
Personaj pronomoj : eu (mi), tu (ci, vi unu-nombra), ele (li), ela (ŝi), nós (ni), vós (vi multe-nombra), eles (vira ili, aŭ neŭtra multe-nombro), elas (ina ili).
Ne estas io kiel ĝi, oni, sed krom la simpla ni estas specialaj pronomoj "a gente" kaj "nós" por traduki la esperanta ni. "A gente" laŭlitere signifas la genton, iu ajn homaro kiu inkluzivas "min", kaj "Nós" signifas rekte "ni". Por alparoli aliajn homojn, oni ne uzas normale "vós" (vi multe-nombra, reĝa vi), sed "vocês. La parola uzado de "vós" nuntempe iĝas arĥaisma kaj estas tre malofta, kaj apenaŭ uzeblas de maljunaj generacioj en kamparaj lokoj en Portugalio, aŭ en religiaj kuntekstoj; "tu" estas la familiara "vi" (unu-nombra) en Portugalio. En la plejmulto de regionoj de Brazilo, la familiara "vi" estas "você".
Nombro | Persono | Kazoj | |||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Nominativo | Akuzativo | Dativo | |||||
En la portugala | En Esperanto | En la portugala | En Esperanto | En la portugala | En Esperanto | ||
Singularo | 1-a | eu
Eu sou esperantista |
mi
Mi estas esperantisto |
me
Ele me viu |
min
Li min vidis |
me,
a mim p(a)ra mimBrazilo Ele me deu a flor Ele deu a mim a flor Ele deu pra mim a florBrazilo |
al mi
Li donis al mi la floron |
2-a | tu, vocêBrazilo
Tu és esperantista Você é esperantista |
vi
Vi estas esperantisto |
te
Ele te viu |
vin
Li vin vidis |
te
a ti p(a)ra ti p(a)ra vocêBrazilo Ele te deu a flor Ele deu a ti a flor Ele deu pra ti a flor Ele deu a flor pra vocêBrazilo |
al vi
Li doni al vi la floron | |
3-a | ele, ela
Ele/Ela é esperantista Ele é o esperantista Ela é a esperantista Ele é um cachorro. Ela é uma vaca. |
li, ŝi, ĝi
Li/Ŝi estas esperantisto Li estas la esperantisto Ŝi estas la esperantistino Ĝi estas hundo Ĝi estas bovino |
ovira , aina
lo, la, na, no, elekontraŭgramatika en Brazilo, elakontraŭgramatika en Brazilo (ekz. 1) Ele viu o homem → Ele o viu (ekz. 2) Ele viu a mulher → Ele a viu (ekz. 3) Ele tem o livro → Ele o tem (ekz. 4) Ele tem a caneta → Ele a tem (ekz. 5) Ele conseguiu vê-lo (ekz. 6) Ele conseguiu vê-la (ekz. 7) Eles viram-no (ekz. 8) Eles viram-na (ekz. 9) Ele viu ele (ekz. 10) Ele viu ela |
lin, ŝin, ĝin
(ekz. 1) Li vidis la viron → Li lin vidis (ekz. 2) Li vidis la virinon → Li ŝin vidis (ekz. 3) Li havas la libron → li havas ĝin (ekz. 4) Li havas la plumon → li havas ĝin (ekz. 5) Li sukcesis vidi lin (ekz. 6) Li sukcesis vidi ŝin (ekz. 7) Ili vidis lin (ekz. 8) Ili vidis ŝin (ekz. 9) Li vidis lin (ekz. 10) Li vidis ŝin |
lhe,
a ele, a ela, p(a)ra eleBrazilo, p(a)ra elaBrazilo Ele lhe deu a flor Ele deu a ele a flor Ele deu a ela a flor Ele deu pra ele a florBrazilo Ele deu pra ela a florBrazilo Ele deu a flor ao cachorro = Ele deu a flor pra ele |
al li, ŝi, ĝi
Li donis al li floron Li donis al ŝi floron Li donis floron al la hundo | |
Pluralo | 1-a | nós
Nós somos esperantistas |
ni
Ni estas epserantistoj |
nos
Ele nos viu |
nin
Li vidis nin |
nos
Ele nos deu a flor |
al ni
Li donis al ni la floron |
2-a | vós, vocêsBrazilo
Vós sois esperantistas. Vocês são esperantistas. |
vi
Vi estas esperantistoj |
vos,
vocêskontraŭgramatika en Brazilo Ele vos viu Ele viu vocês |
vin
Li vin vidis |
vos,
a vocêsBrazilo p(a)ra vocêsBrazilo Ele vos deu a flor. Ele deu a flor a vocês Ele deu a flor pra vocês |
al vi
Li donis la floron al vi | |
3-a | eles, elas
Eles são esperantistas Elas são esperantistas Eles são cachorros Elas são vacas |
ili
Ili estas esperantistoj Ili estas esperantistinoj Ili estas hundoj Ili estas bovinoj |
os, as
los, las nos, nas eleskontraŭgramatika en Brazilo, elaskontraŭgramatika en Brazilo Ele viu os homens → Ele os viu Ele viu as mulheres → Ele as viu Ele viu os livros → Ele os viu Ele viu as canetas → Ele as viu Ele conseguiu vê-las Ele conseguiu vê-los Eles viram-nos Eles viram-nas Ele viu eles Ele viu elas |
ilin
Li vidis la virojn → Li ilin vidis Li vidis la virinojn → Li ilin vidis Li vidis la librojn → Li ilin vidis Li vidis la plumojn → Li ilin vidis Ili vidis ilin Ili vidis ilin |
lhes,
a eles, a elas, p(a)ra elesBrazilo p(a)ra elasBrazilo Ele lhes deu flores Ele deu flores para eles Ele deu flores para elas Ele deu flores pra eles Ele deu flores pra elas |
al ili
Li donis al ili florojn | |
Kiam la verbo kiu antaŭas la objektan pronomon finiĝas per -z, -s aŭ -r, la pronomoj 'o, os, a, as' fariĝas 'lo, la, los, las.'
Ekz.: ver + o = vê-lo Kiam la verbo kiu antaŭas la objektan pronomon finiĝas per naza sono, la pronomoj 'a, o, as, os' fariĝas 'no, na, nos, nas'. Ekz.: viram + o = viram-no |
Estas du tipoj de "nomoj" en portugala lingvo : substantivoj kaj adjektivoj, kvankam ili estas semantike kaj sintakse malsamaj, morfologie ili havas la saman formon = radiko + tema vokalo (o, a, e, aŭ nulo). Por fari multe-nombron oni plejofte metas -s post la tema vokalo; se la tema vokalo estas nula, oni metas -es, escepte se la lasta fonemo (ne litero!) de la radiko jam estas /s/ (en ĉi tiu kazo la regulo ne estas klara): casa/casas (domo/domoj), menino/meninos (knabo/knaboj), lebre/lebres (leporo/leporoj), lápis/lápis (krajono/krajonoj), sed ás/ases (aso/asoj). La nomoj ne havas kazojn.
La adjektivo sekvas la substantivon laŭ nombro kaj genro.
Nombro | Genro | En la portugala | Traduko |
---|---|---|---|
Singularo | vira | homem bonito | bela viro |
ina | mulher bonita | bela virino | |
Pluralo | vira | homens bonitos | belaj viroj |
ina | mulheres bonitas | belaj virinoj |
Verboj en la portugala, kiel en ĉiuj latinidaj lingvoj estas tre kompleksaj. Estas tri tempoj (estonta, estinta, estanta), tri modoj (subjunktivo, indikativo kaj imperativo), tri aspektoj (perfekta, pluolperfekta kaj daŭra) kaj ses personoj. Verboj povas havi simplajn tempojn aŭ komponitajn tempojn.
Estas du tipoj de adverboj (kiel en Esperanto): primitivaj kaj derivitaj. Primitivaj adverboj (e-vortecaj vortetoj) ne havas especialan karakteron: hoje (hodiaŭ), agora (nun), depois (poste), longe (malproksime). Derivitaj adverboj (e-vortoj) kutime finas per -mente: alegremente (ĝoje), claramente (klare), definitivamente (definitive).
Konjunkcioj, prepozicioj kaj interjekcioj kiel en la Esperanto, ne havas "logikan", unusencan uzon. Portugaloj tro uzas prepozicion a (al, je) por preskaŭ ĉiuj sintaksaj rilatoj, la prepozicio de (de, ekde, el) havas tre ampleksan utilon, ktp.
La kutima vortordo estas Subjekto-Verbo-Objekto, unue la rekta objekto kaj due la malrekta. Sed estas granda libero, inkluzive oni povas fari Objekto-Verbo-Subjekto, kiel la senco permesas aŭ metante antaŭ la rekta objekto la prepozicion 'a' (je):
Bruto matou César (Bruto mortigis Cezaron),
Bruto a César matou (Bruto je Cezaro mortigis),
a César Bruto matou (je Cezaro Bruto mortigis), a César matou Bruto (je Cezaro mortigis Bruto).
En la brazila variaĵo la metado de adverbo estas tutlibera, inkluzive "não" (ne). Tiu rilate, la portugalia varianto estas pli ortodoksa kaj nefleksema:
Não faça isso (PT/BR = (Vi) ne faru tion) / Faz isso não (BR = (Vi) faru tion ne).
Hoje eu não vou lá (PT/BR = Hodiaŭ mi ne iras/iros tien)
Hoje não vou eu lá(PT/ BR = hodiaŭ mi ne estas tiu, kiu iras/iros — dum inversio, tio estas, antaŭ dependa frazo, aŭ kun forta enfazo)(ne iros mi)
aŭ Eu vou lá hoje não (BR = mi iras/iros tien hodiaŭ ne)
samsignifas, nur havas stilan sanĝon. Hodiaŭ, brazilaj junuloj emas meti "não" (ne) post la verbo. La ŝemida adverbo "lá" uzata nur kun verbo "saber" (scii) devige venas post verbo: "sei lá", mi ne scias (laŭlitere mi scias ne).
Jen la landoj aŭ regionoj, kie la portugala estas oficiala lingvo :
Aliaj landoj, kie kelkaj homoj ankoraŭ parolas la portugalan: Barato (Dio, Damao, Goa, Mumbajo, Mangalore, Mahé, Cananore, Koĉin, portugalaj kolonioj ĝis 1961); Makao en Ĉinio.
Eŭropa portugala (en portugala: português europeu, prononce [puɾtuˈɣez ewɾuˈpew]), konata ankaŭ kiel Luzitana portugala (português lusitano), Iberia portugala (português ibérico) kaj Portugala de Portugalio (português de Portugal) aŭ eĉ “norma portugala”, “normiga portugala” aŭ “malnovmonda portugala” referencas al la portugala lingvo parolata en Portugalio. La norma portugala prononcmaniero, la prestiĝa normo bazita sur la Eŭropa portugala, estas la referenco por Portugalio, la portugal-parolantaj landoj de Afriko, Orienta Timoro kaj Makao. La vorto “Eŭropa” estis elektita por eviti la ripeton “Portugala portugala” (“português português”) kontrasta al la Brazila portugala.
La Brazila portugala (en portugala brasileiro, aŭ português do Brasil) estas serio de dialektoj de la portugala lingvo uzita ĉefe en Brazilo. Ĝi estas parolata de proksimume la 200 milionoj da loĝantoj el Brazilo kaj de kelkaj milionoj da brazilaj elmigrintoj, ĉefe en Usono, Paragvajo, Japanio, Portugalio, kaj Argentino. La Brazila portugala havis sian propran disvolviĝon.
Ekde januaro de 2008, la landaro de la Komunumo de landoj de la portugala lingvo, nome: Angolo, Brazilo, Kabo-Verdo, Gvine-Bissaŭo, Mozambiko, Portugalio, Santomeo kaj Principeo, kaj Orienta Timoro — uzan la unuiĝintan ortografion.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.