Peter O’Toole

irlanda aktoro From Wikipedia, the free encyclopedia

Peter O’Toole

Peter Seamus O'TOOLE (County Galway (Irlando), 2-an de aŭgusto 1932 - 14-an de decembro 2013) estis irlanda aktoro.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Peter O’Toole
Thumb
Persona informo
Peter O'Toole
Naskonomo Peter Seamus Lorcan O’Toole
Naskiĝo 2-an de aŭgusto 1932 (1932-08-02)
en Leeds
Morto 14-an de decembro 2013 (2013-12-14) (81-jaraĝa)
en Wellington Hospital, London
Mortis pro Naturaj kialoj vd
Mortis per Stomaka kancero vd
Religio rom-katolika vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Irlando
Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Reĝa Akademio de Drama Arto - aktorado (19521955) vd
Familio
Edz(in)o Siân Phillips (19591979) vd
Infanoj Kate O'Toole (mul) , Lorcan O'Toole (en) vd
Profesio
Okupo voĉaktoro
televida aktoro
aŭtoro
reĝisoro
produktoro
filmreĝisoro
filmaktoro
aktoro
filmproduktoro
teatra aktoro
verkisto vd
Aktiva dum 1954– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Fermi

Li naskiĝis en Irlando, sed elkreskis en Leeds, Anglio. Je junaĝo li forlasis la lernejon kaj laboris kiel ĵurnalisto por la gazeto Yorkshire Evening News. Post lia armea tempo li ricevis stipendion por la Royal Academy of Dramatic Arts, kie li studis kune kun Albert Finney kaj Richard Harris.

Li konatiĝis kiel aktoro en diversaj teatraĵoj de Ŝekspiro en la Bristol Old Vic. Li debutis por televido en 1954, sed li tamen vere famiĝis pro lia rolo, kiel Lawrence, en la filmo Lawrence of Arabia (Laŭrenco de Arabio) de David Lean en 1962. Li plukonstruis je la sukceso de tiu filmo, kaj ricevis sep aliajn kandidatiĝojn por la Oskar-premio. Li ankaŭ aperis en multaj filmoj kiuj ne estis sukcesaj, kaj li preskaŭ perdis la vivon pro lia drinkemo je la fino de la 1970-aj jaroj.

En 2003 li ricevis la honor-Oskar-premion, kiun li unue rifuzis sed poste tamen akceptis.

Selektita filmaro

Teatraĵoj

  • Jeffrey Bernard is Unwell (1989)

Eksteraj ligiloj

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.