Remove ads
lerneĵo ĉe Londono, Anglio From Wikipedia, the free encyclopedia
La Reĝa Akademio de Drama Arto (angle The Royal Academy of Dramatic Art, akronimo : RADA) en la distrikto Bloomsbury de Londono, estas konsiderita la plej prestiĝa teatra lernejo en la mondo.
The Royal Academy of Dramatic Art | ||
---|---|---|
teatra lernejo | ||
Informoj | ||
fondodato | 25a de aprilo 1904 | |
fondinto(j) | Herbert Beerbohm Tree vd | |
speco | ŝtata | |
Geografia situo | 51° 31′ 19″ N, 0° 7′ 53″ U (mapo)51.521805555556-0.13138888888889 | |
lando | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | |
Estraro | ||
prezidanto | Siro Kenneth Branagh | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
filiita al | ||
vd | ||
| ||
La Akademio estis fondita en 1904 de Siro Herbert Beerbohm Terry, plej elstara ŝekspira produktanto. Kelkajn jarojn poste, la dramisto George Bernard Shaw aliĝis al la direktoraro, kiu en 1912 donacis la tantiemon de sia teatraĵo Pigmaliono al la Akademio kaj en 1950 testamentis al ĝi trionon de ĉiuj tantiemoj por siaj verkoj. Tiu heredo iĝis konata havi signifan ekonomian valoron por la lernejo, kun la produktado de la filmo My Fair Lady, kiu alportis multe da mono, same kiel la teatrajn produktadojn de la muzikalo kiu iĝis grandsukceso (1964) [1].
RADA estas precipe elektata lernejo ĉar ĝi allasas nur 32 studentojn ĉiun jaron al la Bakalaŭro programo de aktorado. Studentoj ne devas plenumi akademiajn sojlokondiĉojn sed pruvi taŭgecon kaj aktorkapablon en provprezentado. Krome, 35 studentoj aliĝas al ili ĉiujare por programoj por trejni reĝisorojn kaj aliajn teknikajn profesiojn en la teatra mondo. Kromaj kursoj ofertitaj de la Akademio : mallongaj kursoj por britaj aktoroj, specialaj kursoj por usonaj aktoroj kaj japanaj aktoroj en Londono, kaj laborrenkontiĝoj por junaj teatruloj. La administra administrado estas farita per King's College ĉe la Universitato de Londono.
Famaj RADA-eks-studentoj: aktoro Siro John Gielgud kiu antaŭe revenis al la institucio kiel prezidanto kaj nun funkcias kiel honora membro; Lord Richard Attenborough, la aktoro kaj direktoro, ankaŭ funkciis kiel prezidanto de la Akademio; direktoro Mike Leigh; la aktoroj: Daniel Sherman, Taron Egerton, Albert Finney, Glenda Jackson Tom Courtenay, John Hurt, Anthony Hopkins, Benedict Cumberbatch, Tom Hiddleston, aktoro kaj direktoro Kenneth Branagh, kaj multaj aliaj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.