Palata konsonanto, aŭ palatalo estas konsonanto artikulaciata per la langodorso levita kontraŭ la (malmola) palato.

Konsonantoj kun la langopinto kurbigita dorsen kontraŭ la palaton nomiĝas retrofleksoj.

Komunaj palataloj

La plej komuna speco de palata konsonanto estas la treege komuna alproksimanto j, kiu kalkuliĝas entute, inter la dek plej oftaj sonoj inter la lingvoj de la mondo. La nazalo ɲ ankaŭ oftas, troviĝante en po ĉirkaŭ 35 elcento de la lingvoj de la mondo[1], en la plejo el kiuj ĝia respektiva obstrukcanto estas ne la plozivo c, sed la afrikato [[senvoĉa postalveolara afrikato|]]. Nur malmultaj lingvoj en norda Eŭrazio, la Amerikoj, kaj centra Afriko faras kontraston inter palataj plozivoj kaj postalveolaraj afrikatoj - la solaj bone konataj estas la hungara kaj la albana.

Notacia atentigo

Zorgu: la signoj de la IFA <c, ɟ> estas ofte uzataj, ne por palataj plozivoj, sed por la palatigitaj velaraj plozivoj [kʲ, ɡʲ], aŭ la palataj afrikatoj [c͡ç, ɟ͡ʝ], aŭ la alveolo-palataj afrikatoj [t͡ɕ, d͡ʑ], aŭ eĉ la postalveolaraj afrikatoj [t͡ʃ, d͡ʒ]. Tio estas malnova tradicio en la IFA. Veraj palataj plozivoj relative maloftas, do estas bona ideo certiĝi pri la elparolo kiam ajn oni vidas iun <c, ɟ> en la transskribo de ia lingvo.

Palatigo

Konsonantoj kun aliaj primaraj artikulacioj povas esti palatigitaj, tio estas, akompanataj de la levado de la langa surfaco al la palato. Ekzemple, la angla [ʃ] (literumita sh) havas tian palatan komponenton, kvankam ĝia ĉefa artikulacio engaĝas la pinton de la lango kaj la supran gingivon (tiu tipo de artikulacio nomiĝas palato-alveolara).

Kelkaj lingvoj, ekzemple la rusa, havas palatigitan formon por ĉiuj aŭ preskaŭ ĉiuj konsonantoj.

IFA

La palataj konsonantoj identigitaj de la Internacia Fonetika Alfabeto estas:


Pliaj informoj IFA, Priskribo ...
IFA Priskribo Ekzemplo
Lingvo Ortografio IFA Signifo
palata nazalo Franca agneau [aɲo] ŝafido
senvoĉa palata plozivo Hungara hattyú [] cigno
voĉa palata plozivo Margi ɟaɗí [ɟaɗí] ĝibo de bovino
palata frotsono senvoĉa Germana nicht [çt] ne
palata frotsono voĉa Hispana yema [ʝema] ovo-flavo
palata alproksimanto Angla yes [jɛs] jes
laterala palata alproximanto Itala gli [ʎi] la (virseksa multnombro)
voĉa palata injektivo Svahila hujambo [huʄambo] saluton
Fermi

Piednotoj

Vidu ankaŭ

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.