urbo en Hungario From Wikipedia, the free encyclopedia
Pápa [pApa] estas urbo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Pápa, kies centro ĝi estas. Pápa signifas: papo.
Pápa | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hungaria urbo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 8500 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 28 549 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 312 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 20′ N, 17° 28′ O (mapo)47.33055555555617.465833333333 [+] | ||||
Alto | 135 m [+] | ||||
Areo | 91,47 km² (9 147 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Pápa [+] | |||||
Pápa situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Győr-Városlőd, laŭ fervojo Győr-Celldömölk. La urbo troviĝas 45 kilometrojn nordokcidente de Veszprém.
La loko loĝitas ekde la nova neolitiko. Dum la romianoj trapasis ĉi tie grava vojo. Ekde la 16-a jarcento la urbo iĝis kultura centro de la ĉirkaŭaĵo. Tiun urbon la turkoj neniam okupis. Tie lernis samtempe Petőfi kaj Mór Jókai.
Inter Pápa-Veszprém-Budapeŝto komenciĝis la aŭtomata telefonado en Hungario. Nuntempe famas viandaĵfabriko kaj armea flughaveno.
Vizitindas la Blufarba Muzeo, kie troviĝas la plej malnova tiuspeca metiejo en Mez-Eŭropo, kie oni kolorigis teksaĵon al specialaj bluaj-blankaj koloroj, la malnovaj domoj de la ĉefplaco kaj ĉefvojo.
Estas delegito de UEA[1] tie.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.