From Wikipedia, the free encyclopedia
Andor Weltner [veltner], laŭ hungarlingve kutima nomordo Weltner Andor estis hungara juristo, profesoro, membro (korespondanta en 1970) de Hungara Scienca Akademio.
Andor Weltner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de oktobro 1910 en Pápa |
Morto | 21-an de septembro 1978 (67-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 6/1-1-85 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1932) |
Parencoj | Izsák Schulhof (en) () |
Okupo | |
Okupo | jurosciencisto akademiulo |
Andor Weltner naskiĝis la 19-an de oktobro 1910 en Pápa. Li mortis la 21-an de septembro 1978 en Budapeŝto.
Andor Weltner akiris diplomon en 1932 en Universitato Pázmány Péter, poste unu jaron li estis soldato. Ekde 1933 li estis advokatohelpanto. En 1937 li plenumis ekzamenon pri advokato kaj juĝisto. Dum la 2-a mondmilito li estis trudlaboristo, fine li deportiĝis al Buchenwald kaj Dachau. Hejmenveninta en 1945 li iĝis memstara advokato en Budapeŝto. En 1946 li ankaŭ ekinstruis en la universitato, en 1951 li estis elektita katedrestro. Li laboris en la ministerio inter 1949-1952. Li atingis la sciencan gradon PhD en 1952. En la studjaro 1956 li estis dekano. En 1971 li doktoriĝis antaŭ la akademio. Li instruis ankaŭ eksterlande en Vieno, Göttingen, Linz, Londono, Romo, Tampere. Li ricevis premion en 1966.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.