From Wikipedia, the free encyclopedia
Ferenc Gyurátz [djurAc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gyurátz Ferenc estis hungara luterana pastro, episkopo (aŭ superintendanto), politikisto.
Ferenc Gyurátz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de marto 1841 en Bük |
Morto | 3-an de majo 1925 (84-jaraĝa) en Pápa |
Tombo | Lower Town cemetery in Pápa (en) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | luterana pastoro |
Ferenc Gyurátz [1] naskiĝis la 27-an de aprilo 1841 en Alsóbük, li mortis la 3-an de majo 1925 en Pápa.
Ferenc Gyurátz abiturientis en luterana liceo en 1861 en Sopron, poste li studis teologion en la sama urbo en la luterana instituto (1861–1866) kaj Universitato de Halle (1866–1867). Li pastriĝis en Sopron en 1867, poste li estis vicpastro, ankaŭ instruisto en Kővágóörs. Liaj sekvaj stacioj estis Beled (1868–1872), Pápa (1872–1916), ankaŭ eklezia notario (1887–1893). Intertempe li edziĝis en 1874, infano neniam naskiĝis. Li estis episkopo de Transdanubio inter 1895-1916, senatano (1907–1916). En tiu longa periodo li multe strebis por la luterana edukado. Li retiriĝis pri ĉiuj ekleziaj postenoj kaj servoj en 1916, tamen li estis partiestro ekde 1919.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.