komunumo en la departemento Ain de Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
Oyonnax (prononcu aŭ [ojona] aŭ [ojonaks]), esperante Ojonakso[1], estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Ain, en la regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj (france Auvergne-Rhône-Alpes [ovɛʁɲ ʁon alp]. Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Nantua kaj al la kantono Oyonnax. Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 22 277 loĝantoj sur areo de 36,37 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 613 loĝantoj/km². Ĝi estas la dua plej granda urbo de la departemento post Bourg-en-Bresse. La loĝantojn kiujn oni kutime nomigas Oyonnaxiens.
Oyonnax | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo | |||||
komunumo en Francio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Regiono | Aŭvernjo-Rodano-Alpoj | ||||
Departemento | Ain | ||||
Arondismento | Nantua | ||||
Kantono | Oyonnax | ||||
| |||||
INSEE kodo | 01283 [+] | ||||
Poŝtkodo | 01100 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 22 277 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 613 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 46° 15′ N, 5° 39′ O (mapo)46.2555555555565.655 [+] | ||||
Alto | 540 m [+] | ||||
Areo | 36,37 km² (3 637 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Oyonnax [+] | |||||
La teritorio havas komunan limon kun Apremont, Arbent, Bellignat, Charix, Dortan, Échallon, Géovreisset kaj Samognat.
Oyonnax situas en la norda parto de la departemento Ain, en la montomasivo Ĵuraso, ĉe la pordo de la natura regiona parko Alta-Ĵuraso kaj en la historia regiono Bugey. La komunumo enhavas la urbon Oyonnax kaj aliajn konstruarojn oni trovas en Geilles, Bouvent, Massiat, Chatonnax, Mons kaj Veyziat, kiuj estas partoj de la ojonaksa komunumo.
La urbon trapasas la rivero Ange kaj sia alfluanto Sarsouille.
Aŭtovojo A404:
La 11an de novembro 1943, okazis evento, kiu grandskale skuis kaj igis la francan rezistadon (gvidita de Charles de Gaulle) plene agnoskitan de la aliancanoj (britoj kaj usonanoj), nome defilado en la urbocentro, kontraŭ la malpermeso de la tiuepoka Viĉia registaro, submetita al nazioj, per publika afiŝo de la moto "La venkontoj al tiuj de 14-18".
En Oyonnax instruis, ekspoziciis kaj mortis hungardevena franca pentristo Gusztáv Miklós.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.