Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Opatovce, hungare Vágapáti, germane Opatowetz am Waag estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.
Opatovce | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Trenčín | ||
Distrikto | Trenčín | ||
Poŝtkodo | 913 11 | ||
Aŭtokodo | TN | ||
Telefonkodo | ++421-32-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 404 (en 2 008) | ||
Loĝdenso | 147 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°51′30″N 17°58′30″O (mapo) | ||
Alto | 199 m s.m. | ||
Areo | 3 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Opatovce [+] | |||
Opatovce situas laŭ maldekstra bordo de Váh, fine de mallonga sakovojo, proksime estas ĉefvojo, aŭtovojo kaj fervojo. Trenčín troviĝas je 6 km-oj.
La unua mencio okazis pri la loko en 1113 en latina formo "villa Trensciniensis sancti Ypoliti", tiam apartenanta al la eklezio. La hungara formo aperis en 1378: "Apaty". En 1784 loĝis tie 132 vilaĝanoj (20 familioj) en 18 domoj, en 1828 199 vilaĝanoj en 22 domoj. En 1880 kaj post 10 jaroj incendioj okazis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Vágapáti 283 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Trencsén, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Opatovce 385 homoj, (382 slovakoj). Ĉe la vilaĝo kampadejo funkcias.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.