Messen estas komunumo en la Distrikto Bucheggberg en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 1 436 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Rapidaj faktoj komunumo en Svislando ...
Messen
Thumb
Blazono de Messen
Blazono de Messen
Thumb
Messen
Messen fotita la 16-an de aprilo 2011 el balono
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
DistriktoBucheggberg
Geografia situo CH1903: 600758 / 215629 (mapo)47.0916666666677.4486111111111

Thumb

Nombro de loĝantoj1436
Areo11,88 km²
Alteco505 m super marnivelo
Poŝtkodo3254
Komunumkodo2457
Thumb
Mapo de Messen
Mapo de Messen
vdr
Fermi

Geografio

La komunumo de Messen situas en la ebenaĵo de la Valo de Limpach sude de la montoĉeno Bucheggberg. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Messen, Balm ĉe Messen, Brunnenthal kaj Oberramsern. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 11,88 km², de kiuj 29% estas kovritaj de arbaro, 63% servas por agrikulturo kaj 7% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Messen limas en nordo al Lüterswil-Gächliwil, en nordnordoriento al Buchegg, en nordoriento al Unterramsern, en oriento al Mülchi (BE), en sudoriento al Etzelkofen (BE), en sudo al Scheunen (BE), en sudokcidento al Rapperswil (BE), en okcidento al Ruppoldsried (BE), en okcidentonordokcidento al Wengi (BE), en nordokcidento al Schnottwil, kaj en nordnordokcidento al Biezwil.

Trafiko

Tra Messen pasas la kantona n-ro ĉefvojo 251 de Bätterkinden tra la Valo de Limpach al Rapperswil. Messen estas la elirpunkto de poŝtaŭtolinioj al Jegenstorf, Bätterkinden, Lyss kaj Utzenstorf, kaj ankaŭ per la taksibuso Bucheggberg ĝi estas konektita al la publika transportreto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Messen datiĝas el la jaro 1223 kiel Messon.[2]

Kun efiko de la 1-a de januaro 2010 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Balm ĉe Messen, Brunnenthal kaj Oberramsern estis integritaj al la komunumo Messen.

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Bildoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.