Mülchi estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Fraubrunnen kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 233 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Rapidaj faktoj vilaĝo • former municipality of Switzerland ...
Mülchi
Thumb
Blazono de Mülchi
Blazono de Mülchi
Thumb
Mülchi fotita el balono la 16-an de aprilo 2011
Mülchi fotita el balono la 16-an de aprilo 2011
vilaĝo former municipality of Switzerland
Kantono Berno
Administra distriktoBerno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009Fraubrunnen
Geografia situo CH1903: 603014 / 216803 (mapo)47.1022222222227.4783333333333

Thumb

Nombro de loĝantoj233
Areo3,82 km²
Alteco476 m super marnivelo
Poŝtkodo3317
Komunumkodo0545
Thumb
Mapo de Mülchi
Mapo de Mülchi
vdr
Fermi

Geografio

Mülchi situas ĉe la suda flanko de la Valo de Limpach proksimume 15 kilometrojn norde de la federacia urbo Berno. La sudan limon de la komunumo formas la rojo Limpach, en nordo la komunuma teritorio altiĝas al la altebenaĵo de Rapperswil, kie sur la monteto Schöniberges sur alteco de 546 m s.m. troviĝas la plej alta punkto de la komunumo. De la altebenaĵo de Rapperswil fluas malsupren la rojo Mülchibach. La komunumo konsistas el la vilaĝo Mülchi kaj la setlejoj Feld, Im Holz, Eichholz kaj pluraj izolitaj bienoj. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,82 km², de kiuj 17,5% estas kovritaj de arbaro, 77,0% servas por agrikulturo kaj 49,7% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Mülchi limas en nordo al Unterramsern (SO), en oriento al Limpach, en sudoriento al Büren zum Hof, en sudo al Etzelkofen, kaj en okcidento kaj nordokcidento al Messen.

Trafiko

Tra Mülchi pasas de oriento al okcidento la kantona ĉefvojo n-ro 251 de Bätterkinden tra Messen al Rapperswil. De Mülchi kondukas suden la vojo 1301 al Münchenbuchsee. Per la poŝtaŭtolinio de Bätterkinden al Messen la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Mülchi datiĝas el la jaro 1302 kiel Mulnhein. Verŝajno Mülchi dum mezepoko apartenis al la Grafoj de Kiburgo-Buchegg. Dum la 14-a jarcento diversaj bernaj civitanoj posedis bienojn en Mülchi. En la jaro 1488 Berno akiris parton de la malalta jurisdikcio. La ceterajn tribunalajn rajtojn ĝi akiris de la Monaĥejo Interlaken. La supera jurisdikcio apartenis al la Grafoj de Kiburgo kaj en la jaro 1406 transiris al berna kampartribunalo Zollikofen. En la jaro 1803 Mülchi estis atribuita al la distrikto Fraubrunnen, kaj ekde la 1-a de januaro 2010 ĝi apartenas al la administra distrikto Berno-Mezlando.[2]

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Bildoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.