komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Büren zum Hof estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Fraubrunnen kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 474 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Büren |
Büren zum Hof | |
---|---|
Blazono de Desiswil ĉe Münchenbuchsee | |
vilaĝo • former municipality of Switzerland | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Berno-Mezlando |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Fraubrunnen |
Geografia situo | CH1903: 605693 / 216064 (mapo)47.0955555555567.5136111111111 |
Nombro de loĝantoj | 474 |
Areo | 3,42 km² |
Alteco | 510 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3313 |
Komunumkodo | 0534 |
Mapo de Büren zum Hof | |
Büren zum Hof situas en la Svisa Mezlando sur la nordorienta flanko de la altebenaĵo de Rapperswil, proksimume 14 kilometrojn sude de la urbo Soloturno kaj 20 kilometrojn nordnordoriente de la federacia urbo Berno. La komunumo konsistas el la vilaĝo Büren kaj la setlejoj Chapf kaj Speichüsli. [1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,42 km², de kiuj 18,6% estas kovritaj de arbaro, 72,8% servas por agrikulturo kaj 8,7% por setlado. [2]
La komunumo Büren zum Hof limas en nordo al Limpach, en nordnordoriento al Schalunen, en oriento kaj sudo al Fraubrunnen, en sudokcidento al Etzelkofen, kaj en okcidento al Mülchi.
Büren zum Hof situas flanke de la gravaj aŭtomobilaj vojoj. La kantona ĉefvojo de Fraubrunnen al Soloturno pasas laŭlonge de la orienta limo de la komunumo. Tra la komunumo mem pasas la konekta kantona vojo 1345de Fraubrunnen al Limpach. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la etspura trama fervojlinio de Soloturno al Zollikofen kaj Berno, per kiu ĝi estas bone konektita al la publika transportreto. En la noktoj de vendredo al sabato kaj sabato al dimanĉo trafikas krome nokta buso al Berno.
La unua dokumenta mencio de Büren zum Hof datiĝas el la jaro 1249 kiel Burron. Dum mezepoko bienposedantoj en Büren zum Hof estis la kavaliroj de Schüpfen kaj la Monaĥejo Fraubrunnen. La malaltan jurisdikcion prezidis la protektovoktoj de la Abatejo Fraubrunnen kaj ekde la jaro 1406 de la urbo Berno. Post la reformacio de 1528 kaj la mondigo de la monaĥejo Büren zum Hof fariĝis parto de la Voktejo Fraubrunnen. Dum la tempo de la Helveta Revolucio de 1798 ĝis 1803 ĝi apartenis al la helveta distrikto Zollikofen kaj ek de 1803 al la distrikto Fraubrunnen. La distrikto Fraubrunnen fine de 2009 estis malfondita, kaj Büren zum Hof atribuita al la nova administra distrikto Berno-Mezlando.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.