From Wikipedia, the free encyclopedia
Per PoŝtAŭto Svislando AK (germane PostAuto Schweiz AG, france CarPostal Suisse SA, itale AutoPostale Svizzera SA kaj romanĉe AutoDaPosta Svizra SA) estas aŭtobusentrepreno de la Svisa Poŝto. Ĝi estas akcia kompanio kun sidejo en Berno. La poŝtaŭtobusoj anstataŭis la poŝtkaleŝojn, per kiuj ĉefe poŝtentreprenoj jam en mezepoko en Eŭropo funkciigis unua publikan trafikreton. Poŝtaŭto Svislando funkciigas nuntempe la plej grandan aŭtobusentreprenon de Svislando. Krom la Svisaj Federaciaj Fervojoj Poŝtaŭto Svislando estas la plej granda svisa entrepreno por publika trafiko. Krom en Svislando la entrepreno ankaŭ aktivas en Liĥtenŝtejno kaj Francio.[1]
Poŝtaŭto | ||
---|---|---|
PostAuto AG | ||
transporta firmao • negoco vd | ||
Dum | 1998 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | akcia kompanio laŭ svisa juro | |
Sidejo | Berno | |
Lando | Svislando | |
Posedata de | Svisa Poŝto vd | |
Posedataj kompanioj | Ritmo • CarPostal France vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
PoŝtAŭto funkciigas nuntempe en Svislando 798 poŝtaŭtobusliniojn kun en tute 1995 poŝtaŭtobusoj. La lini-reto de la entrepreno longas 10'363 kilometrojn, tio estas la duobla de la svisa fervoja relreto kaj la trioblo de la reto de la Svisaj Federaciaj Fervojoj. PoŝtAŭto Svislando AK transportas jare proksimume 100 milionojn da pasaĝeroj.
La unua linio poŝtaŭtobuso ektrafikis la 1-an de junio 1906 inter Berno kaj Detligen (pri Detligen, germana vikipedio Radelfingen). 1919 sekvis en la regiono de Sempiono la linioj super la alpaj montpasejoj. Antaŭe jam ekde la jaro 1849 ĉevalaj kaleŝoj estis utiligitaj. La Svisa Vojaĝpoŝto (germane: Schweizerische Reisepost), kiel la entrepreno nomiĝis ĝis en la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento, sukcesis akiri la koncesion por la plimulto de ĉiuj svisaj puslinioj. Grandan parton de la busoj la tiama PTT (Poŝto-, Telefono- kaj Telegrafokompanio) tenis mem. Tiuj busoj estis rekoneblaj per la flava koloro de la veturiloj kaj de la litero P sur la numerŝildoj anstataŭ la kutimaj kantonaj mallongigoj. La funkciigadon de la busoj la PTT transdonis plejparte al privataj entreprenoj, politikon, kion la entrepreno aplikas ankoraŭ hodiaŭ. La poŝtaŭtobusoj disponis plejparte malantaŭe pri granda pordo, kiu faciligis la ŝarĝon kaj malŝarĝon de poŝta transportaĵo. La plej multaj busoj de la Poŝto estis svisaj fabrikaĵoj nome de Saurer, Berna kaj FBW, sed estis ankaŭ utiligitaj similaj busoj de Mercedes kaj Volvo. Tiuj modeloj en la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento plejparte estis anstataŭigitaj per pli modernaj busoj.
PoŝtAŭto Svislando AK kunlaboras firme kun la Svisaj Federaciaj Fervojoj, kies ĝenerala abono kaj duontarifabono kaj validas por ambaŭ entreprenoj. La poŝtaŭobuslinoj ankaŭ estas komplete integritaj en la diversaj lokaj kaj regionaj tarif- kaj trafikunioj kiel ekzemple la Zurika Trafik-Unio. Same kiel la Svisaj Federaciaj Fervojoj ĝi aplikas la kadencohoraron, kio signifas, ke la horaroj de la buslinioj estas ekzakte adaptitaj al la horaroj de la trajnoj. Tio garantias, ke vi povas en regula kadenco la tutatan tagon per publikaj trafikiloj atingi en Svislando eĉ la plej kaŝitan montaran setlejon kaj fakte entute ne bezonas privatan aŭtomobilon por moviĝi en la lando.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.