Remove ads
kemia kombinaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia
Natria hidrido, hidrido de natrio aŭ NaH estas kemia neorganika kombinaĵo de natrio kaj hidrogeno, ĉefe uzata kiel forta bazo en organikaj sintezoj. Hidrido de natrio estas reprezentanto de la salhidridoj, signifante ke ĝi estas salsimila hidrido, kontraste kun aliaj molekulaj hidridoj tiel kiel borano, metano, amonio kaj akvo.
Natria hidrido | |||
Kemia strukturo de la Natria hidrido | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
Hidrido de Natrio | |||
Pilka bastona strukturo de natria hidrido | |||
Brunaj kristaloj de natria hidrido | |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 7646-69-7 | ||
ChemSpider kodo | 23144 | ||
PubChem-kodo | 24758 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | Blanka aŭ grizkolora solido | ||
Molmaso | 23,99771 g mol−1 | ||
Denseco | 1,396 g/cm3 | ||
Refrakta indico | 1,47 | ||
Fandopunkto | 300 °C (572 ℉; 573 K) malkomponiĝas | ||
Bolpunkto | 420 °C (malkomponiĝas) [1] | ||
Solvebleco | Akvo:Reakcias kun akvo | ||
Ekflama temperaturo | Bruliva | ||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H228, H260, H314 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P210, P223, P231+232, P280, P370+378, P422 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Ĝi estas jona substanco, nesolvebla en organikaj solvantoj, kvankam solvebla en fandita natrio, konfirmante la fakton ke la jonoj H− restas kiel nekonata anjono en solvaĵo. Pro la nesolvebleco de la hidrido de natrio kaj ĝia forta reakciemo kun akvo, ĉiuj reakcioj kun partoprenado de NaH okazas sur la surfaco de la solido.
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
Natria hidrido estiĝas per rekta reakcio de hidrogeno kaj likva natrio. Pura natria hidrido estas senkolora, kvankam specimenoj ĉiam ŝajnas grizkolora. Natria hidrido estas 40% pli peza ol solida natrio (0,968 g/cm 3). NaH, samkiel LiH, KH, RbH kaj CsH alprenas la kristalan strukturon de NaCl. Tiamaniere ke, ĉiu jono Na+ ĉirkaŭas de ses centroj H− ene de oktaedra geometrio. La jona radio de H− (146 pm en NaH) kaj kaj F− (133 pm) estas kompareblaj, kiam oni taksas la Na-H kaj Na-F distancojn.
NaH estas bazo de vastaj celoj kaj uzoj en organika kemio. Ĝi kapablas deprotonigi vastan serion da malfortaj acidoj de Brønsted por estigi la korespondajn natriajn derivaĵojn. Tipe facilaj substratoj enhavas O-H, N-H, kaj S-H ligojn, inkluzive de alkoholoj, fenoloj, pirazoloj kaj tioloj.
NaH plej ĉefe uzatas por deprotonigi karboksilatajn acidojn kaj ĝiaj analogoj tiel kiel malonataj esteroj. La rezultantaj natriaj derivaĵoj povas esti alkiligitaj. NaH estas grande uzata por promocii kondensigajn reakciojn de karbonilaj komponaĵoj pere de kondensiĝo de Dieckmann, kondensiĝo de Stobbe, kondensiĝo de Darzens kaj kondensiĝo de Claisen. Aliaj karboksilataj acidoj ebligantaj senprotonigon pere de NaH estas sulfoniaj saloj kaj DMSO aŭ dumetil-sulfuroksido.
Natria hidrido same uzatas por estigo de sulfuraj ilidoj[4], kiuj siavice uzatas por konvertado de ketonoj en epoksidoj laŭ la reakcio de Johnson-Corey-Chaykovsky.
Natria hidrido reduktas certajn grupojn da komponaĵoj, tamen, analoga reakcieco estas nekonata en organika kemio. Aparte, bora trifluorido reakcias por estigi duboranon kaj natrian fluoridon:
Pro la rapida kaj neinversigebla reakcio kun akvo, NaH povas esti uzata por sekigado de kelkaj organikaj solvantoj. Aliaj sekigagentoj same uzatas tiel kiel kalciaj hidridoj, ktp.
La uzo de natria hidrido estis proponita kiel stokigo de hidrogeno por uzo en fuelpilaj veturiloj. La hidrido estas enujigita en plastaj buletoj kiuj estas dispremitaj en la ĉeesto de akvo por liberigo de hidrogeno.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.