Natria etoksido

kemia kombinaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia

Natria etoksido

Natria etoksido, etoksido de natrioC2H5ONa estas organometala kombinaĵo rezultanta el reakcio inter metala natrio kaj etanolo. Ĝi estas senkolora solido kiu dissoviĝas en polaraj solvaĵoj. Ĝi ordinare uzatas kiel forta bazo.

Natria etoksido
Natria etoksido
Kemia strukturo de la
Natria etoksido
Alternativa(j) nomo(j)
  • Natria etanolato
  • Etoksido de natrio
Kemia formulo
C2H5ONa
CAS-numero-kodo141-52-6
ChemSpider kodo8516
PubChem-kodo2723922
Fizikaj proprecoj
AspektoBlanka aŭ flaveca
hidroskopa pulvoro
Molmaso68,05 g mol−1
Denseco0.868 g/cm3
Fandopunkto260 °C (500 ; 533 K)
SolveblecoAkvo:Reakcias
Mortiga dozo (LD50)598 mg/kg (muso, buŝa)
Sekurecaj Indikoj
RiskoR11 R14 R34
SekurecoS(1/2) S8 S16
S26 S43 S45
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
02 – Treege brulema 05 – Koroda substanco
GHS SignalvortoDamaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝojH228, H251, H314
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP210, P235+410, P280, P303, P361+364, P304+340, P310, P305+351+338
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Sintezo

  • Etoksido de natrio estiĝas pere de reakcio inter la metala natrio kaj etanolo:

Reakcioj

Ĉi-substanco iom-post-iom malheliĝas kiam stokita en la aero pro oksidado. En humida aero ĝi rapide hidroliziĝas al natria hidroksido. Kelkfoje la reakcio ne estas kompleta kaj tipaj specimenoj de natria etoksido eble troviĝas malpurigita per NaOH.

Natria etoksido ordinare uzatas en la kondensiĝo de Claisen kaj sintezo de malonataj esteroj. Natria etoksido kapablas deprotonigi la α-pozicion de estera molekulo, estigante enolaton[1], aŭ la estera molekulo povas suferi nukleofila anstataŭado[2] konata kiel trans-esterigado[3]. Se la komenca materialo estas etila estero, trans-esterigado estas malgrava pro tio ke la produkto estos identa al la komenca materialo. En la praktiko, la solvata miksaĵo de alkoholo/alkoksido[4] devas korespondi kun la alkoksaj komponaĵoj de la reakciantaj esteroj por minimumigi la nombron da malsimilaj produktoj.

Thumb
Reakcio inter natria etoksido kaj terk-butila klorido
  • Ĝi reakcias kun bromo-etano estigante eterojn:
Thumb
Reakcio inter natria etoksido kaj bromo-etano
  • Natria etoksido, kiel forta bazo, reakcias kun acidoj estigante la respektivajn salojn:
Thumb
Reakcio inter natria etoksido kaj acetata acido

Literaturo

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.