From Wikipedia, the free encyclopedia
Morbid Angel (angle Abomena anĝelo) estas usona mortmetala grupo el Tampa, Florido. La britia muzika gazeto Terrorizer taksis ilian debutan albumon Altars of Madness (1989) kiel 1a el "40 la plej grandaj mortmetalaj albumoj". La gazeto Decibel ankaŭ taksis Trey Azagthoth-on, la gitariston de la grupo, kiel la "unua mortmetala gitaristo". La komponaĵoj de la grupo estas kompleksaj en aranĝo, danke al signifaj lertecoj de Azagthoth kaj de la drumisto Pete Sandoval, kiu ankaŭ ludis en la grindcore grupo Terrorizer. Laŭ Nielsen SoundScan, Morbid Angel estas tria el la plej vendantaj usonaj mortmetalgrupoj kun pli ol 445.000 da vendoj de siaj albumoj.[1] Ilia tria albumo Covenant estas la plej vendata mortmetala albumo kun pli ol 127.000 vendoj.[2]
Morbid Angel | |
---|---|
Morbid Angel koncertas en Toronto en 2006. | |
Bazaj informoj | |
Deveno | Tampa, Florido |
Ĝenroj | mortmetalo |
Aktivaj jaroj | 1984 — nuntempo |
Eldoninto | Combat, Earache, Giant, Candlelight, Roadrunner, New Renaissance, Season of Mist |
Retejo | www.morbidangel.com |
Membroj | |
Trey Azagthoth | |
Antaŭaj membroj | |
Mike Browning | |
Morbid Angel estis fondita en 1984 en Tampa, Florido. La grupo debutis en 1987 ĉe New Renaissance Records. Ili registris sian debutalbumon, Abominations of Desolation, en 1986, sed ne kontentis pro rezulto kaj oni ne eldonis ĝin ĝis 1991. La ĝusta debutalbumo, Altars of Madness, estis eldonita en 1989.
Morbid Angel estis unu el la originaj mortmetalgrupoj subskribitaj al Earache Records, kaj ankaŭ influis sur transformiĝo de la mortmetalo el siaj draŝmetalaj radikoj al sia nuna formo, aldoninte al ĝi graŭlkanton, rapidan blovbaton, netonalecon de gitarsoloj kaj obskuran, densan kaj mezpaŝan takton. Ili estas ankaŭ la unua mortmetala grupo, kiu akiris ian ajn sukceson en amasmedio, subskribiĝinte al Giant Records kaj havante muzikfilmeton por la kanto "God of Emptiness", demonstritan en unu epizodo de "Beavis and Butt-head"
Originaj lirikaj temoj de la grupo fokusis en satanismo, okultismo kaj kontraŭkristanismo, sed komence de Blessed Are the Sick ŝanĝis sin kontraŭ la antikvaj Ŝumeraj dioj, tamen ioma kontraŭ-religia elemento restas en la kantoj. Notinde, ke ili nomis siajn albumojn per alfabeta ordo. Trey Azagthoth komentis en intervjuo, ke tio okazis hazarde dum unuaj du albumoj, sed poste ili faras tion konscie.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.