Mnemozino
laŭ helena mitologio, titanino personiganta la memoron From Wikipedia, the free encyclopedia
Laŭ helena mitologio, Mnemozino, el gr. Μνημοσύνη memoro, ŝi estis titanino kaj personigis la memoron. Amata de Zeŭso, ŝi estis patrino de la naŭ Muzoj: Kaliopo koncernanta la heroan poezion; Klio, la historion; Polimnio, la lirikan poezion; Eŭterpo, la muzikon; Melpomeno, la tragedion; Talia, la komedion; Terpsiĥoro, la dancon; Uranio, la astronomion kaj Erato, la elegion.


Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.