From Wikipedia, the free encyclopedia
Memorhelpilo aŭ Mnemonikaĵo estas vorto aŭ frazo aŭ alia maniero por pli bone memori la sinsekvon de ia serio.
Ekzemple por memori la planedojn de nia sunsistemo, kaj ilian sinsekvon ekde la suno, oni povas parkere lerni la frazon:
Mil verdulaj tirolanoj marŝas jodlante sur unika naturvojo.
Per la komemecliteroj de la vortoj oni facile povas memori la planedojn: Merkuro, Venuso, Tero, Marso, Jupitero, Saturno, Urano kaj Neptuno. (Ekde 2006 Plutono ne plu apartenas al tiuj planedoj).
Por memori la sinsekvon de la koloroj de Ĉielarko oni povas uzi la frazon:
Ruza oriolo fajfas volonte bizaran intrigan violonkonĉerton. (Ruĝa, Oranĝa, Flava, Verda, Blua, Indiga, Viola)
Por memori kie oni komence metu la damon dum ŝakludo oni uzas la memorhelpilon "Metu la damon sur sian koloron."
Por memori la sinsekvon (de okcidento al oriento) de la loĝataj Nederlandaj vadinsuloj :
La memorhelpilo estas: TV-TAS' (Televido Taso)
Kiel memorhelpilo oni foje faras nodon en la naztuko.
En la germana kaj nederlanda lingvoj la nomo por tia helpilo estas Azenpont(et)o. Verŝajne ĉar azeno nur bezonas randeton por rapide iri al ĝia destino, breto super fosaĵo jam sufiĉas. La vorto jam ekzistis en la latina skolastiko dum la mezepokoj (pons asinorum).
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
La elira pozicio de ŝakludo |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.