franca profesoro (1933-2016) From Wikipedia, the free encyclopedia
Michel DUC GONINAZ (naskiĝis la 6-an de septembro 1933 en Parizo, mortis la 26-an de marto 2016) estis docento pri la rusa lingvo kaj Esperanto en la universitato de Aikso Provenca (Francio) kaj franca esperantisto. Li estis la ĉefredaktanto de la nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto aperinta en 2002, plia eldono en 2005.
Michel Duc Goninaz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Michel Joseph Louis Duc-Goninaz |
Naskiĝo | 6-an de septembro 1933 en 15-a arondismento de Parizo |
Morto | 26-an de marto 2016 (82-jaraĝa) en Aix-en-Provence |
Lingvoj | Esperanto • franca • rusa |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | vortaristo esperantisto lingvisto esperantologo |
Li eklernis Esperanton kiel gimnaziano kaj partoprenis la IJK-on en Versajlo (1949, 15-jara), la UK-on en Parizo (1950, 16-jara) kaj la Ŝvarcan Kabareton "La Tri Koboldoj (1949-56).[1] En la 1950-aj jaroj Michel Duc Goninaz jam estis membro de TEJO.
En 1956 li edziĝis al Arlette Lecourtois.[2]
Li studis en École Normale Supérieure de Saint-Cloud kaj en Sorbono (1954-59), en la Ŝtata Moskva Universitato (1956-57) kaj akiris licencion pri franca filologio kaj beletriko, kaj agregacion pri la rusa lingvo. Instruis dum kelkaj jaroj en Parizregionaj duagradaj lernejoj kaj ricevis instruoficon de asistanto, poste de docento en la Provenca Universitato (en Aikso Provenca). Instruis tie la rusan lingvon (1967-96) kaj krome Esperanton (1970-96), kiu ricevis oficialan statuson en la studfakoj kaj diplomoj.[3] Jam en 1966, dum li estis profesoro pri rusa lingvo en Liceo "Marcel Roby" (hodiaŭ "Jeanne d'Albret") en Saint-Germain-en-Laye [4], Michel Duc Goninaz enkondukis kurson de Esperanto, kiu daŭris du lernojarojn.
Li gvidis plurfoje kursojn pri Esperanto kaj pri lingvoscienco en universitatoj de Budapeŝto, Sanfrancisko, Poznano. Gvidis la revizian laboron por la novaj eldonoj de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto de 2002 kaj 2005. Aŭtoris lernolibrojn por la rusa lingvo kaj Esperanto, tradukojn, artikolojn kaj recenzojn (vidu la liston en la bibliografio).[5]
Li aŭtoris interalie Vocabulaire Espéranto (Laŭtema Esperanta-franca vortareto) kun terminoj grupigitaj laŭ semantikaj familioj (Éditions Ophrys, 1971, 2a eld. 1990). Li verkis teatraĵeton "La Ŝtona Gasto" laŭ Puŝkin kaj tradukis la verkojn de La fremdulo de Albert Camus kaj Sonĝonovelo de Arthur Schnitzler. Duc Goninaz estis docento de AIS San-Marino kaj iama kunlaboranto de la magazino Monato.
En 1976 elektita li estis membro de la Akademio de Esperanto,[6] kaj membris ankaŭ en Franca Esperanto-Instituto.[7]
Longtempe membro de Sennacieca Asocio Tutmonda por kiu li redaktis novan eldonon de PIV post tiu de Varingjeno kaj estis ĝis 2005 Ĝenerala Konsilanto, li en siaj lastaj jaroj distanciĝis de SAT sed plu anis en SAT-Amikaro.
Li estis de multaj jaroj konstanta kunlaboranto de "La KancerKliniko" ("El la taglibro de nekuracebla optimisto").[8]
En 1964, li aktoris kiel helpanto de la polica komisaro en la filmo Angoroj.
Pluraj franclingvaj kanzonoj: (Les feuilles mortes, Ne me quitte pas, Il n'y a pas d'amour heureux, le vieux Léon,…) interpretataj de Jadwiga Dzięgielewska, Ĵak Le Puil, Jacques Yvart.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.