Meropo
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Meropoj (Merops) estas genro de paseroformaj birdoj el familio Meropedoj, ankaŭ iam nomataj abelmanĝuloj. La plej konata kaj disvastigita specio el la genro, kutime nomata simple meropo, estas Eŭropa meropo aŭ Eŭropa abelmanĝulo (Merops apiaster). Ĝi ankaŭ estas la tipa specio de la genro.
Meropoj | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Eŭropa meropo, (Merops apiaster) | ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Merops Linnaeus, 1758 | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||
La genro Merops formas propran monotipan subfamilion Meropinae kaj enhavas grandan plejparton de la familio Meropedoj. Nur tri specioj de abelmanĝuloj apartenas al alia subfamilio Nyctyornithinae: du en genro Nyctyornis kaj unu en Meropogon.
La genron enkondukis Karolo Lineo mem en la 10-a eldono de sia fundamenta libro Systema Naturae (1758).[1] La tipa specio estas la Eŭropa abelmanĝulo.[2] La nomo Merops estas klasika greka vorto rekte tradukebla kiel "abelmanĝulo".[3]
Laŭ la plej freŝa sistematiko la genro Merops havas 28 speciojn:[4]
Bildo | Kutima nomo | Scienca nomo | Distribuo |
---|---|---|---|
Nigrakapa abelmanĝulo | Merops breweri | Angolo, Centrafrika Respubliko, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Eburbordo, Gabono, Ganao, Niĝerio, kaj Suda Sudano. | |
Blukapa abelmanĝulo | Merops muelleri | Kameruno, Centrafrika Respubliko, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Gabono, Ekvatora Gvineo, kaj Kenjo. | |
Bluliphara abelmanĝulo | Merops mentalis | Kameruno, Eburbordo, Ekvatora Gvineo, Ganao, Gvineo, Liberio, Niĝerio, kaj Sieraleono. | |
Nigra abelmanĝulo | Merops gularis | de Sieraleono ĝis sud-eosta Niĝerio. | |
Hirundovosta abelmanĝulo | Merops hirundineus | tra Subsahara Afriko. | |
Malgranda abelmanĝulo | Merops pusillus | Subsahara Afriko | |
Blubrusta abelmanĝulo | Merops variegatus | Angolo, Zambio, Tanzanio, Ugando, Demokratia Respubliko Kongo, Niĝerio, kaj Kameruno. | |
Etiopia abelmanĝulo | Merops lafresnayii | Etiopio, Eritreo, Sudano, kaj Suda Sudano. | |
Brunbrusta abelmanĝulo | Merops oreobates | Burundo, Demokratia Respubliko Kongo, Etiopio, Kenjo, Ruando, Suda Sudano, Tanzanio, kaj Ugando. | |
Ruĝgorĝa abelmanĝulo | Merops bulocki | Benino, Burkino, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Ĉadio, Demokratia Respubliko Kongo, Eburbordo, Etiopio, Gambio, Ganao, Gvineo, Gvineo-Bisaŭo, Malio, Maŭritanio, Niĝero, Niĝerio, Senegalo, Sieraleono, Sudano, Togolando, kaj Ugando. | |
Blankfrunta abelmanĝulo | Merops bullockoides | sub-ekvatora Afriko. | |
Somalia abelmanĝulo | Merops revoilii | Etiopio, tuta Somalio, norda kaj eosta Kenjo. | |
Blankgorĝa abelmanĝulo | Merops albicollis | suda Senegalo ĝis Ugando. | |
Abelmanĝulo de Boehm | Merops boehmi | Demokratia Respubliko Kongo, Malavio, Mozambiko, Tanzanio, kaj Zambio. | |
Afrika verda abelmanĝulo | Merops viridissimus[5] | Subsahara Afriko de Senegalo kaj Gambio ĝis Etiopio, kaj la Delto de Nilo | |
Arabia verda abelmanĝulo | Merops cyanophrys[5] | Arabia Duoninsulo kaj Levanto | |
Hindia abelmanĝulo | Merops orientalis[5] | tra Azio de suda marborda Irano tra Hindio ĝis Vjetnamio | |
Bluvanga abelmanĝulo | Merops persicus | Norda Afriko, Mezoriento, Turkio, Kazaĥio, kaj Bharato | |
Madagaskara abelmanĝulo | Merops superciliosus | Angolo, Botsvano, Burundo, Komoroj, Demokrata Respubliko Kongo, Ĝibuto, Eritreo, Etiopio, Kenjo, Madagaskaro, Malavio, Majoto, Mozambiko, Namibio, Ruando, Somalio, Sudano, Suda Sudano, Tanzanio, Ugando, Zambio, Zimbabvo | |
Filipina abelmanĝulo | Merops philippinus | Sudeosta Azio. | |
Ĉielarka abelmanĝulo | Merops ornatus | Aŭstralio, Novgvineo, kaj sudaj insuloj de Indonezio. | |
Blugorĝa abelmanĝulo | Merops viridis | Sudeosta Azio | |
Rufkapa abelmanĝulo | Merops americanus | Filipinoj | |
Brunkapa abelmanĝulo | Merops leschenaulti | Bharato kaj Sudeosta Azio. | |
Eŭropa abelmanĝulo | Merops apiaster | Suda kaj Eosta Eŭropo, partoj de Norda Afriko kaj Uesta Azio. | |
Roznigra abelmanĝulo | Merops malimbicus | Angolo, Benino, Burkino, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Eburbordo, Ekvatora Gvineo, Gabono, Ganao, Niĝerio, kaj Togolando. | |
Nordkarmina abelmanĝulo | Merops nubicus | Benino, Burkino, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Ĉadio, Demokratia Respubliko Kongo, Eburbordo, Eritreo, Etiopio, Gambio, Ganao, Gvineo, Gvineo-Bissaŭo, Kenjo, Liberio, Malio, Maŭritanio, Niĝero, Niĝerio, Senegalo, Sieraleono, Somalio, Sudano, Tanzanio, Togolando, kaj Ugando. | |
Sudkarmina abelmanĝulo | Merops nubicoides | Kvazulu-Natalo kaj Namibio ĝis Gabono, eosta Demokratia Respubliko Kongo, kaj Kenjo. | |
Ĉiu specio montras traokulan nigran strion aŭ almenaŭ nigran zonon. Preskaŭ ĉiu havas ĉu bluan ĉu verdan kolorojn en la plumaro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.