komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Mendrisio estas komunumo kaj ĉefurbo de la samnomaj komunumaro kaj distrikto en la sudo de Kantono Tiĉino en Svislando. Ĝi havis 11637 loĝantojn la 31-an de decembro 2011.
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Mendrisio (distrikto), Mendrisio (stacidomo) kaj Mendrisio S. Martino (stacidomo). |
Mendrisio | |
---|---|
Blazono de Mendrisio | |
Kantono | Tiĉino |
Distrikto | Mendrisio |
Komunumaro | Mendrisio |
Koordinatoj | 45° 52′ 0″ N 8° 59′ 0″ O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 11637 |
Areo | 21,7 km² |
Alteco | 354 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6850 |
Komunumkodo | 5254 |
Mapo de Mendrisio |
La oficiala lingvo estas la itala, la parola lingvo la tiĉina dialekto de la lombarda lingvo.
En Mendrisio troviĝas la arkitekturakademio fondita en 1996 kiel parto de la universitato de la itallingva Svislando.
En 2009 okazis en Mendrision la monda ĉampioneco de la biciklistoj.
La urbo mendrisio etendiĝas sude de la Lago de Lugano. Ĝi situas proksimume 18 kilometrojn sude de Lugano kaj en okcidento kaj ĉe sia suda pinto limas al Italio. La plej alta punkto de la komunuma teritorio estas la Monto Generoso kun alteco de 1701 m s.m..
Tra Mendrisio pasas la kantona ĉefvojo n-ro 2 kaj la svisa aŭtovojo A2 kaj la gotarda trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj. De Capolago dentorada fervojo kondukas al la kulmino de Monte Generoso. La urbo disponas pri propra loka busreto.
La unua dokumenta mencio de Sobrio datiĝas el la jaro 793 kiel Mendrici. Proksimume 30 tomboj, sarkofagoj kaj tomboŝtonoj, moneroj de la romia respubliko kaj imperio kaj restaĵoj de vilao pruvas, ke la loko jam estis loĝata dum la romia epoko. Dum mezepoko Mendrisio estis sub la regado de la urbo Como, tiun regado sekvis en la jaro 1517 la regado fare de la Svisa Ĵurkomunumo. Ek de 1522 Mendrisio estis la ĉefurbo de la samnoma voktejo sub komunuma regado de la Svisa Ĵurkomunumo.[1]
La teritorio de la hodiaŭa urbo kaj komunumo Mendrisio konsistas el 10 kvartaloj, kiuj iam estis aŭtonomaj komunumoj kaj iom post iom estis integritaj al la nuna komunumo. Jen la listo kun la dato de la aliĝo al la komunumo, kaj loĝantaro fine de 2011:
Kvartalo | Integriĝo al la komunumo | Loĝantaro | |
---|---|---|---|
Arzo | 5-an de aprilo 2009 | 1131 | |
Besazio | 14-an de aprilo 2013 | 618 | |
Capolago | 5-an de aprilo 2009 | 768 | |
Genestrerio | 5-an de aprilo 2009 | 920 | |
Ligornetto | 14-an de aprilo 2013 | 1716 | |
Mendrisio | - | 6189 | |
Meride | 14-an de aprilo 2013 | 314 | |
Rancate | 5-an de aprilo 2009 | 1453 | |
Salorino | 4-an de aprilo 2004 | 499 | |
Tremona | 5-an de aprilo 2009 | 441 |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.