La komunumaro Mendrisio estas administra unuo de Kantono Tiĉino kaj parto de la distrikto Mendrisio. Ĝi havis 17024 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas Mendrisio.
Geografio
La komunumaro Mendrisio situas sude de la Lago de Lugano inter la suda pinto de Svislando kaj la urbo Lugano.
Trafiko
Tra la komunumaro Mendrisio pasas la kantona ĉefvojo n-ro, la svisa aŭtovojo A2 kaj la gotarda trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj. La urbo Mendrisio disponas pri loka busreto.
Historio
La komunumaro estis kreita kun la kreo de la Distrikto Mendrisio surbaze de la mediacia akto el la malnova Paroĥaro Mendrisio. Kun efiko de la 14-a de aprilo 2014 la ĝi tiam aŭtonoma komunumo Ligornetto estis integrita al Mendrisio kaj tiel fariĝis ankaŭ parto de la Komunumaro Mendrisio.
Komunumoj
La komunumaro Mendrisio konsistas (stato en 2013) el 2 komunumoj, el kiuj ĝia ĉefurbo Mendrisio estas la plej granda. Jen la listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2009-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Coldrerio | 2703 | 2.5 | 5251 | |
Mendrisio | 14321 | 32.1 | 5254 | |
Totale | 2 | 17024 | 34,6 | -- |
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion komunumaro Mendrisio – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.