Medardo de Noyon
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Medardo de Noyon (456 en Salency, Gallia Belgica, nordo de Francio; 8-an de junio 545 en Noyon ) estis episkopo de Vermandois meze de la 6-a jarcento , poste de Noyon kaj poste de Tournai , de kie li misie predikis Flandrion . Medardo (latine Medardus, france Saint Médard}) estis konata pro sia bonfarado kaj estis enkanonigita sanktulo. Lia memortago estas la 8-a de junio. Liaj relikvoj estis transportitaj de Soissons ĝis la Saint-Médard Abatejo. La restaĵoj de Médard estas konservitaj en la kirko Saint-Médard de Parizo kaj daŭre estas ĝis nun.

Remove ads
Remove ads
Legendoj
Kiel infano, Medardo laŭdire iam estis ŝirmita kontraŭ pluvo fare de aglo, kiu ŝvebis super li. Estas kiel li estas plej ofte prezentita, kaj estas kial li estas rilata al vetero, bona aŭ malbona, kaj kial li estas supozita protekti tiujn, kiuj laboras ekstere[1]. La vetera legendo koncernanta Medardon similas al tiu de Swithun en Anglio. La franca rimo estas: "S'il pleut à la Saint Médard, il pleut 40 jours plus tard." ("Se pluvas dum Medardotago, pluvos poste dum 40 tagoj.)[2]. En Ĉeĥio, la sama popoldiro ankaŭ troviĝas: "Medardovˇe kápˇe, 40 dní kape."[3].
Remove ads
Patroneco
Sankta Medardo estas la patrono de malliberuloj, homoj kun mensmalsano aŭ migrenoj kaj neŭralgio, agrikulturistoj kaj bierfaristoj. Li estas alvokita kontraŭ malbona vetero, por (aŭ kontraŭ, laŭ la kazo) pluvo - tial lia kromnomo "pluva sanktulo", por la bona progreso de la rikolto kaj por mildigo de dentodoloro.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads