Maria Tereza de Aŭstrio ankaŭ nomata Maria Teresia (germane : Maria Theresia Walburga Amalia Christina , 1717 – 1780 ) estis la ununura regantino de la Habsburga dinastio kaj la lasta reganto de la Domo de Habsburgo (postaj regantoj estis konataj kiel Habsburgo -Loreno ). Ŝi regis super la tiamaj teritorioj de Aŭstrio , Hungario , Kroatio , Bohemio , Mantuo , Milano , Lodomerio kaj Galicio , la Aŭstria Nederlando kaj Parmo . Pro sia edziĝo kun Francisko la 1-a Stefano , ŝi estis laŭnome Granda Dukino de Toskanio , Dukino de Loreno , Reĝino de Germanio kaj Imperiestrino de la Sankta Romia Imperio .
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Maria Tereza de Aŭstrio
Reĝino de Bohemio kaj Hungario, Imperiestredzino
Maria Teresia, bildo de Martin van Meytens, 1770
Persona informo
Maria Theresia
Naskiĝo
13-an de majo 1717 (1717-05-13 ) en Hofburg , arkiduklando Aŭstrio , Sankta Romia Imperio
Morto
29-an de novembro 1780 (1780-11-29 ) (63-jaraĝa) en Vieno , arkiduklando Aŭstrio , Sankta Romia Imperio
Mortis pro
Naturaj kialoj vd
Mortis per
Apopleksio vd
Tombo
Imperia kripto, Vieno vd
Religio
katolika eklezio vd
Lingvoj
germana • latina • franca vd
Ŝtataneco
Habsburga monarkio vd
Subskribo
Familio
Dinastio
Habsburgoj vd
Patro
Karolo la 6-a vd
Patrino
Elizabet Kristina de Brunsvigo-Wolfenbüttel vd
Gefratoj
Maria Anno de Aŭstrio, Arkidukino de Aŭstrio kaj Archduchess Maria Amalia of Austria (en) vd
Edz(in)o
Francisko la 1-a Stefano
Infanoj
Archduchess Maria Elisabeth of Austria (en) , Archduchess Maria Josepha of Austria (en) , Archduchess Maria Johanna Gabriela of Austria (en) , Leopoldo la 2-a , Maria Carolina of Austria (en) , Marie-Antoinette , Ferdinand of Austria-Este (en) , Archduchess Maria Carolina of Austria (en) , Archduchess Maria Amalia of Austria (en) , Archduchess Maria Elisabeth of Austria (en) , Archduchess Maria Anna of Austria (en) , Archduke Charles Joseph of Austria (en) , Maria Carolina Ernestina Antonia Johanna Josefa (en) , Maria Christina, Duchess of Teschen (en) , Jozefo la 2-a , Maksimiliano Francisko de Aŭstrio vd
Profesio
Okupo
aristokrato monarko politikisto vd
Laborkampo
Ŝtata administrado kaj politiko vd
Aktiva en
Vieno vd
Reĝino de Bohemio
Dum
1743 -1780
Antaŭulo
Karolo Albreĥto
Sekvanto
Jozefo la 2-a
Reĝino de Hungario
Dum
1740 -1780
Antaŭulo
Karolo la 3-a
Sekvanto
Jozefo la 2-a
vd
Fonto: Vikidatumoj
Fermi
Ŝiaj gepatroj estis Karolo la 6-a de Habsburgo , imperiestro de la Sankta Romia Imperio , kaj Elizabeto Kristina (filino de duko de Brunsvigo-Wolfenbüttel ). Ŝi estis baptita kiel: Maria Theresia Walburga Amalia Christina .
Ŝi parolis latine , germane , itale , france kaj hispane
Ŝi naskiĝis la 13-an de majo de 1717 , kaj dum postaj jaroj ŝi estis edukata por transpreno de trono en la monarĥio.
La 12-an de februaro 1736 ŝi edziniĝis al Francisko Stefano de Loreno .
Maria Tereza (Aŭstrio)
1738 ŝi forveturis kun la edzo al Toskanio
la 20-an de oktobro de 1740 post la morto de Karolo la 6-a eksplodis milito pro heredaĵo aŭstria
la 20-an de novembro de 1740 ŝi estis kronita kiel arkidukino aŭstria
1741 prusia reĝo Frederiko la 2-a de Prusio invadis Silezion kaj konkeris ĝin
la 10-an de aprilo de 1741 aŭstriaj soldataroj malvenkitaj de Prusio ĉe Molvico
junio de 1741 Maria Tereza ekvojaĝis Hungarion
la 25-an de junio de 1741 kronado kiel hungara reĝino
novembro de 1741 bavariaj soldataroj konkeris Ĉeĥion kaj Supran Aŭstrion
la 17-an de majo de 1742 Aŭstrio malvenkita de Prusio ĉe Chotusice
la 11-an de junio de 1742 per paco en Vroclavo Maria Tereza rezignis pri Silezio kaj Klodsko
la 29-an de aprilo de 1743 Maria Tereza enveturis Pragon , kiu estis konkerita de aŭstroj
la 12-an de majo de 1743 kronita kiel ĉeĥa reĝino
la 16-an de junio de 1743 reĝino Maria Tereza forveturis Vienon
la 13-an de majo de 1744 Saksio subskribis aliancanan kontrakton kun Aŭstrio
aŭgusto de 1744 Frederiko la 2-a de Prusio , timanta pri tio, ke Maria ne volus rekonkeri Silezion , invadis Bohemion kaj li konkeris ĝin
novembro de 1744 prusiaj soldataroj estis elpelitaj el la lando
1744 Niccolo Pasassi komencis alikonstrui Pragan burgon
la 22-an de aprilo 1745 : Traktato de Füssen : Reĝino Maria redonis la konkeritan Bavarion al la Vitelsbaĥoj , rekompence la nova princo-elektisto Maksimiliano la 3-a Jozefo elektos Franciskon Stefanon imperiestro
la 13-an de septembro de 1745 Francisko fariĝis imperiestro. Maria Tereza ricevis titolon de imperiestrino, sed kiun ŝi tro ne uzis
1745 Aŭstrio estis malvenkita de Prusio ĉe Zárov kaj Kesseldorf
1746 Aŭstrio venkis ĉe Piacenza francan -hispanan soldataron
1747 – 1757 per tereza urbardokumento okazis impostigo de la tuta grundo
1748 per paco en Aĥeno Aŭstrio perdis Silezion kaj parton de Lombardio
la 1-an de majo de 1749 kunigitaj ĉeĥaj kaj aŭstriaj kortegaj oficejoj
1751 Maria Tereza enfunkciigis oficejojn de la t.n. regionaj hetmanoj, per kio ŝi transigis administradon de la regionoj el la manoj de la nobelaro en siajn manojn
1753 per aŭstria-bavaria monerstampeja kontrakto, al kiu aliĝis ankaŭ la resto de la regno (krom Prusio ), komencis validi en la teritorio de la regno tolaroj
1754 dum la 1-a popolnombrado en Ĉeĥio la reĝlando havis 3 000 000 loĝantojn
1754 pastro Prokop Diviš inventis fulmokondukilon
1756 – 1763 la sepjara milito je duklando silezia (aŭstriaj soldataroj kun alternaj sukcesoj gvidate de la marŝaloj Daŭno kaj Laŭdono efektivigis vicon da bataloj, sed la perdo de Silezio estis daŭra)
1761 reĝino Maria eldonis gorĝan leĝaron
1762 emisiitaj estis la unuaj paperaj bankbiletoj
1770 – 1780 reĝino Maria efektivigis ampleksajn ŝanĝojn en lernejafero
la 5-an de aŭgusto de 1772 aligita reĝlando haliĉa-lodomeria kaj Bukovina
la 21-an de julio de 1773 papo Klemento la 14-a nuligis jezuitan ordenon
1775 ribelo de kamparanoj ĉe Chlumec nad Cidlinou
la 9-an de aprilo de 1775 Maria Teresia eldonis por la kamparanoj ĝeneralan pardonon
la 13-an de aŭgusto de 1775 post ampleksaj kamparanaj ribeloj estis eldonita laborega patento
1776 Maria Tereza nuligis rajton suferigan
1778 – 1779 milito pri heredaĵo bavaria . Maria ne sukcesis akiri la tutan duklandon bavarian, sed sole la t.n. innan kvartalon
1780 konstruitaj fortresoj Terezín kaj Josefov
la 8-an de novembro de 1780 reĝino Maria partoprenis ĉasadon, en kiu ŝi malvarmumiĝis kaj malsaniĝis je pneŭmonio
la 29-an de novembro de 1780 je la naŭa vespere Maria Teresia mortis
la 3-an de decembro de 1780 ŝi estis sepultita en viena Hofburg. Per ŝia morto finiĝis 250-jara regado de Habsburgoj en Ĉeĥio en rekta linio de la familio. La nova familio poste iĝas konata kiel Habsburgo -Loreno .
kroniga monero de MT M. THERESIA. D. G. R. -IMP. HU. BO. REG. Maria Theresia Dei gratia Romanorum imperatrix Hungariae, Bohemiae regina Maria Teresia, Reĝino de Hungario, Ĉehio, Romia Imperiestro je volo de Dio
Ŝi estis ankaŭ baptopatrino de Teréz Brunszvik , portanta la saman virinan nomon, Tereza kiel ŝi.