socia movado en Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
Kiel Majo de 1968 estas nomata la Pariza studenta ribelo kiu konsistas el serio da eventoj komenciĝintaj per striko de studantoj en Francio. Ĝi jen fariĝis ĝenerala striko, kiu senmovigis partojn de la lando kaj kondukis ĝin al disfalo de la rego de Gaulle. La plejmulto de la protestantoj havis maldekstrecajn kaŭzojn, ĉu komunismajn, ĉu anarkiismajn, kvankam la plejmulto de la grandaj, nome maldekstrecaj, partioj sin malproksimigis de la studantaro kaj eĉ helpis la policon kaj la estraron ĉesigi la ribelon. Multaj homoj rigardis la eventojn kiel oportunon por agiti la "malnovan socion" je multaj aspektoj, inter ili edukmetodoj, seksa kaj ama liberoj. Kvankam kelkaj el tiuj sindeklarantaj maldekstristoj, kiuj kontraŭis la movadon, nun nomas Majon de 1968 politika fiasko, ĝi estis grandsignifa revolucia momento en la 20-a jarcento.
La unuaj strikoj ekokazis en universitatoj kaj mezlernejoj en Parizo, de post kvereloj kun universitataj administrantoj kaj la polico. La klopodoj de la rego de de Gaulle ĉesigi tiujn strikojn per plua policagado nur plivarmigis la situacion, kio kaŭzis surstratajn batalojn kun la polico en la Latina Kvartalo, sekvita de ĝenerala striko de studantoj kaj multaj strikoj en la lando fare de dek milionoj da laboristoj, plimalpli du trionoj de la laboristaro de Francio. La protestoj atingis tian punkton, ke de Gaulle kreis stabejon por deteni la perturbon, fermigis la Nacian Asembleon kaj estigis novan balotadon la 23-an de junio, por la parlamento.
Je tiu punkto, la estraro estis proksima de disfalo (de Gaulle eĉ rifuĝiĝis dume en aerarmean stabejon en Germanio), sed la revolucia situacio dispistiĝis preskaŭ tiel rapide, kiel ĝi estiĝis. Laboristoj reeklaboris post serio da elreviĝoj kaŭzitaj de la Confédération générale du travail, la maldekstreca federacia unio de laboristoj, kaj la Parti Communiste Français (Franca Komunista Partio). Kiam la balotado finfine okazis en junio, la partio de de Gaulle estis eĉ pli forta ol antaŭe.
La ribelo komenciĝis la 3an de majo en la universitato de Nantero , per ĝenerala striko. Dum unu semajno, la studentoj barikadis la Latinan Kvartalon (studenta kvartalo de Parizo) kaj la tre forta polica reprimo, kiu sekvis, kondukis al subita pliakriĝo de la krizo : la studentoj okupadis la fakultaton de Sorbono.
kaj la striko etendiĝis al la laboristaro. Flanke de grupo de radikalaj studentoj (la "Raĝuloj"), la situaciistoj formis "Komitaton Raĝuloj-S.I.", ekregis la "Komitaton de okupado de Sorbono", kaj alvokis "okupi ĉiujn uzinojn en Francio kaj formi laboristajn Komitatojn". Malsukcesante adoptigi tiun alvokon fare de la ĝenerala asembleo, ili forlasis la Komitaton de Okupado por formi "Komitaton por la Daŭrigo de la Okupadoj".
La sinteno de sindikatoj rilate la studenta movado.
La Junularoj Komunistaj Revoluciistaj estis dissolvitaj per registara dekreto, konsekvence ilian fortan agadon dum majo 1968.
Unu el la markoj de la socia agitado de majo 1968 estas la multaj grafitioj, kiuj pendis sur la urbaj muroj. Ĉi tiuj surskriboj atestas anarkiisman kaj situaciisman influon, kaj estis karakterizitaj per granda originaleco kaj akreco de lingvo de la strikantoj. Iuj el la ekzemploj de ĉi tiuj sloganoj estas:
Okaze de la kampanjo por la Prezidanta baloto de 2007 en Francio, la estonta prezidento Nicolas Sarkozy kritikis tiun eventon kaj ties heredantoj:
Ceteraj kandidatoj, same kiel famuloj energie reagis kontraŭ tiu oficiala parolado. La germana verdulo kaj membro de Eŭropa parlamento Daniel Cohn-Bendit deklaris ke la esprimo "deĵeto de Majo de 1968" estis nekredebla, stalina kaj bolŝevisma.
Carlo Minnaja, Egocentre pri historiaj eventoj, Literatura Foiro, n-ro 314, decembro 2021, paĝoj 378-379
france http://mai68.ina.fr Arkivigite je 2008-03-24 per la retarkivo Wayback Machine
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.