budhana pilgrimejo en Nepalo From Wikipedia, the free encyclopedia
Lumbinio (en la Nepala kaj Sanskrito: sanskrite लुम्बिनी [‘lumbiniː] aŭskultu, la aminda) estas budhisma pilgrimejo en la Nepala distrikto Rupandehio. Ĝi estas la loko, kie laŭ budhisma tradicio, la reĝino Majadevio naskis la reĝidon Gotamon en -563.[1][2] Gotamo, kiu atingis vekiĝon ĉ. jaro -528,[3][4] iĝis la historia budho Gotamo, sur kies instruoj fondiĝis budhismo.[5][6][7]
Lumbinio | |||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
pilgrimejo [+] | |||||||||||||||||||||||||
Supermara alteco | 150 m [+] | ||||||||||||||||||||||||
Koordinatoj | 27° 28′ 53″ N, 83° 16′ 33″ O (mapo)27.481483.275829 | ||||||||||||||||||||||||
Akvokolektejo | 0,02 km² (2 ha) [+] | ||||||||||||||||||||||||
Areo | 0,02 km² (2 ha) [+] | ||||||||||||||||||||||||
Loĝantaro | 2 078 [+] | ||||||||||||||||||||||||
Poŝtkodo | 32914 [+] | ||||||||||||||||||||||||
Lumbinio | |||||||||||||||||||||||||
Vikimedia Komunejo: Lumbini [+] | |||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||
Lumbinio estas unu el multaj pilgrimejoj, kiuj ekaperis en lokoj rilataj al kernaj okazaĵoj en la vivo de la budho Gotamo kaj iĝis monda heredaĵo de UNESKO en 1997.[1][2] En Lumbinio troviĝas kelkaj temploj, inkluzive la templo Majadevio. Ankaŭ troviĝas tie muzeo, la Internacia Esplorinstituto de Lumbinio, kaj Puskarinio —la sankta lageto—, kie Majadevio faris sian ritualan sintrempadon antaŭ naski la budhon Gotamon kaj kie li havis sian unuan banon.
En la tempo de la budho Gotamo, Lumbinio situis oriente de Kapilavastuo —la ĉefurbo de la Ŝakja sendependa respubliko, de kie devenis la raĝo Ŝudodano, la patro de la budho Gotamo— kaj sudokcidente de Devadaho —la ĉefurbo de la Kolija sendependa respubliko, de kie devenis la raĝino Majadevio—.[8][9] Tie naskiĝis la budho Gotamo.[10] Laŭ epigrafo sur kolono malkovrita en 1896, ĝi estis starigita tie de la tiamaj prizorgantoj de la parko por konmemori la viziton kaj donacojn de Aŝoko.[11] La loko ne estis konata kiel Lumbinio antaŭ ol la kolono estis malkovrita, antaŭe ĝi estis konata kiel ‘’Rummindei’’.[12]
La “sutro Nipāta” (vs. 683) diras, ke la budho Gotamo naskiĝis en vilaĝo de la Ŝakjoj en la Lumbinia ĝanapado. La budho Gotamo restis en la Lumbinia arbaro dum sia vizito al Devadaho, kaj tie li predikis la “Devadahan sutron”.[13]
En 1896, Nepalaj arĥeologoj (gviditaj de Khadga Samsher Rana kaj asistitaj de Alois Anton Führer) malkovris grandan ŝtonan kolonon en ‘’Rummindei’’. Führer postulis, ke la kolono estis starigita tie de Aŝoko —imperiestro de la Maŭrja imperio— ĉ. –245. Registroj faritaj de la ĉina bikŝuo Faŝjiano en la komenco de la kvina jarcento de la komuna erao ankaŭ estis uzitaj en la procedo rekoni la religie konsentitan situon de Lumbinio.
Ĵusaj elfosadoj sub ekzistantaj brikaj strukturoj ĉe la templo Majadevio en Lumbinio malkovris evidenton de pli malnova ligna strukturo sub la muroj de la pli nova brika budhisma relikvujo, kiu estis konstruita dum la Aŝoka erao. La dizajno de la Aŝoka relikvujo proksime sekvas tiun de la pli frua ligna strukturo, kiu sugestas daŭron de kulto en la loko. La Pramaŭrja ligna strukturo ŝajnas esti antikva bodigaro (arborelikvujo), kiu konsistas el palistruoj kaj stimulita artefarita brilo, datado de elementoj en la grundo sugestas, ke homa aktiveco (verŝajne prabudhisma arbkulto) komenciĝis en la loko ĉ. –1000, sekvita de la disvolviĝo de budhismaj monaĥejecaj komunumoj ĉ. –550.[14]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.