Bikŝuo de Orienta Ĝjin, kiu esploris kaj tradukis antikvajn budhismajn tekstojn. From Wikipedia, the free encyclopedia
Faŝjiano (ĉine 法顯, 法显, Fǎxiǎn; 337 - ĉ. 422) estis ĉina bikŝuo, kiu vojaĝis piede el Ĉinio vizitanta plurajn budhismajn pilgrimejojn en kiuj nun estas Ŝinĝango, Pakistano, Barato, Nepalo, Bangladeŝo kaj Srilanko inter la jaroj 399 kaj 412 por akiri budhismajn tekstojn. Lia vojaĝo estas priskribita en lia grava vojaĝregistro, Registro de budhismaj reĝlandoj, rakonto de la ĉina bikŝuo Faŝjiano pri liaj vojaĝoj en Barato kaj Srilanko serĉante la budhismajn tekstojn pri desciplino.
Faŝjiano | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
法顯 | ||
Naskiĝo | 1-an de januaro 340 en Xiangyuan County, Later Zhao | |
Morto | 30-an de novembro 421 (81-jaraĝa) en Nankino, Dinastio Liu Song | |
Religio | budhismo vd | |
Lingvoj | klasika ĉina vd | |
Ŝtataneco | Dinastio Jin (265–420) Dinastio Liu Song vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Прославляющий Дхарму vd | |
Okupo | esploristo tradukisto verkisto historiisto bikŝuo vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Record of Buddhist Kingdoms vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Faŝjiano vizitis Baraton en la komenco de la kvina jarcento, dum la regado de Ĉandragupto la 2-a, marŝante el Ĉinio tra dezertoj kaj montaj pasejoj. Li eniris Baraton de la nordokcidento kaj atingis Pataliputron, kie li vidis la ruinojn de la urbo kaj trovis budhismajn tekstojn kaj bildojn, kiujn li prenis kun si. Li ankaŭ pilgrimis al Lumbinio, la naskiĝloko de la budho Gotamo, trovita inter Barato kaj Nepalo.[1]
Dum li estis revenanta al Ĉinio post du jarojn en Srilanko, ŝtormo irigis lian ŝipon al insulo, verŝajne en Javo.[2] Post kvin monatojn tie, li prenis alian ŝipon al suda Ĉinio, sed ree pro ŝtormo li anstataŭ alvenis al monto Laŭo en norda Ĉinio, en nuna Ŝandongo, proksime de la urbo Ĉjingdaŭo.
Li pasigis la ceteron de sia vivo tradukanta la tekstojn kiujn li kolektis, kaj verkis libron pri siaj vojaĝoj, plena je priskriboj pri frua budhismo kaj pri la geografio kaj historio de pluraj landoj laŭlonge de la silka vojo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.