Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ludoviko la 2-a de Bourbon-Condé, princo de Condé (franclingve Louis II de Bourbon-Condé) (naskiĝis la 8-an de septembro 1621 en Parizo – mortis la 11-an de novembro 1686) estis franca generalo dum la Tridekjara milito. Li estis ankaŭ konita kiel la Granda Condé (Grand Condé).
Ludoviko la 2-a de Bourbon-Condé | |
Granda Condé | |
Ludoviko sur laŭtempa portreto | |
Naskiĝo | 8-an de septembro 1621 en Parizo, Franca reĝlando |
---|---|
Morto | 11-an de novembro 1686 en Chantilly, Franca reĝlando |
Soldata kariero | |
Tempo de deĵoro: | 1640–1675 |
Deĵoris en: | Franca reĝlando Hispanio |
Komandis al: | franca armeo en Flandroj hispana armeo |
Militoj: | tridekjara milito franca-hispana milito |
Persona informo | |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Henri, Prince of Condé (en) |
Patrino | Charlotte Marguerite de Montmorency (mul) |
Frat(in)oj | Armand de Bourbon-Conti kaj Anne-Geneviève de Bourbon (en) |
Edz(in)o | Claire-Clémence de Maillé-Brézé (en) (1643–) |
Infano | Henri Jules, Prince of Condé (en) |
Okupo | |
Okupo | politikisto militestro |
Je la 19-a de majo 1643, li venkis ĉe Rocroi la hispanan infanterion pensitan nevenkebla.
Komence de la Frondo, ribelo organizita de kelkaj nobeloj kontraŭ la kardinalo Jules Mazarin kaj la juna Ludoviko la 14-a, la konduto de la princo ŝajnis dusenca. Lia subteno de Anno de Aŭstrio unue ebligis la subskribon de la paco de Rueil. En 1649, pro sia malamikeco kun Mazarin, li fine partoprenis la Frondon, kaj estis arestita je la 18-a de januaro 1650, kune kun sia frato Armand de Bourbon (la princo de Conti) kaj la duko de Longueville.
La nedaŭra fuĝo de Mazarin, en 1651, ebligis la liberigon de Condé. Li sekve reorganizis la rebelon, kvankam Ludoviko la 14-a estis jam plenaĝa, kaj traktis kun Filipo la 4-a de Hispanio kaj Oliver Cromwell. Sed Ludoviko la 14-a obtenis la subtenon de la grava militestro Henri de Turenne, kiu estris la reĝajn militistojn kaj venkis Condé dum la batalo de Bléneau (7-a de aprilo 1652).
Danke al la traktato de la Pireneoj, Condé obtenis oficialan reĝan pardonon, iom antaŭ la edziĝo de la reĝo kun Maria Teresa de Hispanio. Pliposte, li refariĝis franca militestro. Li konkeris interalie Franĉ-Konteon, kaj partoprenis la Francan-Nederlandan militon. Condé mortis en sia kastelo de Chantilly, ĉirkaŭita de muzikistoj kaj de poetoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.