From Wikipedia, the free encyclopedia
Louise ERDRICH (denaske Karen Louise Erdrich, 7-an de junio 1954)[1] estas usona aŭtoro, verkisto de romanoj, poezio kaj libroj de porinfana literaturo en kiuj aperas indianaj roluloj kaj scenejoj. Ŝi mem estas engaĝiĝinta membro de la Testudmontuloj, federacie agnoskita tribo de Aniŝinaboj (konataj ankaŭ kiel Oĝibvoj).[2]
Erdrich estis amplekse laŭdita kiel unu el la plej gravaj verkistoj de la dua tajdo de la Indiana Renaskiĝo. En 2009, ŝia romano "La kolomboplago" estis finalista por la Premio Pulitzer pri Fikcio kaj ricevis la Premion Anisfield-Wolf.[3] En novembro 2012, ŝi ricevis la premion National Book Award for Fiction por sia romano The Round House.[4] Ŝi ricevis ankaŭ la premion por Usona Fikcio de la Kongresa Biblioteko en la Nacia Librofestivalo en septembro 2015.[5] Ŝi estis edzino de la verkisto Michael Dorris kaj ambaŭ kunlaboris por nombraj verkoj. Poste ili havis problemojn kun gefiloj, divorcis kaj poste Dorris memmortigis.
Ŝi estis ankaŭ posedanto de Birchbark Books, malgranda sendependa librovendejo en Minneapolis kiu fokusas al literaturo fare de la indiana komunumo en la Du Urboj.[6]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.